Biblioteko de Babelo
La biblioteko de Babelo (hispane "La biblioteca de Babel") estas internacie tre konata fikcia romano fare de la argentina verkisto Jorge Luis Borges. La romano priskribis biblioteko en kiu troviĝas ĉiuj penseblaj libroj kaj ĉiuj tiuj libroj estas de sama formato kaj grandeco. La libroj estas ordigitaj hazarde, aŭ sen ordo, kaj la biblioteko per si mem antaŭas la homaron kaj estas senfina.
La biblioteca de Babel | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Jorge Luis Borges |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1944 |
Ĝenro | fantasto |
Precizaj parametroj redakti
Ĉiu libro havas 410 paĝojn, sur ĉiu paĝo estas 40 linioj kaj en ĉiu linio troviĝas 80 signoj. La teksto estas skribita sole per 22 diversaj literoj, al kiuj aldoniĝas ankoraŭ la punkto, la komo kaj la spaceto, tiel ke la nombro de diversaj signoj uzataj en la libroj estas sume 25.
Fono redakti
la rakonto ripetas la temon de la eseo de Borges en 1939 "La Totala Biblioteko" ("La Biblioteca Totala"), kiu siavice agnoskas la pli fruan evoluon de tiu ĉi temo de Kurd Lasswitz en lia rakonto de 1901 "La Universala Biblioteko" ("Die Universalbibliothek" ) kaj de lia alia verkaĵo Traumkristalle ("sonĝaj kristaloj").
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Kompleta teksto de La biblioteca de Babel (hispane)
- La Biblioteko de Babelo Arkivigite je 2006-06-14 per la retarkivo Wayback Machine (traduko en esperanto)