La entombigo de la grafo Orgaz

pentraĵo de El Greco

El entierro del señor de Orgaz, populare nomata El entierro del Conde Orgaz (La entombigo de la grafo Orgaz), estas granda pentraĵo pentrita je oleo de El Greco (1541-1614), de stilo manierisma, realigata por la preĝejo de Sankta Tomeo de Toledo en Hispanio, inter la jaroj 1586 kaj 1588. La pentraĵo konserviĝas samloke kaj estas konsiderata unu el la plej bonkvalitaj verkoj de la aŭtoro kaj la plej mirata.[1]

La entombigo de la grafo Orgaz de El Greco

Klarigo de la pentraĵo redakti

La pentraĵo reprezentas la du dimensiojn de la homa ekzistado: malsupre la morto, supre la ĉielo, la senfina vivo.

En la malsupra parto, la centro estas okupata de la korpo de la senjoro, entombigota. Por tiu solena okazo estis malsuprenirintaj sanktuloj el la ĉielo: la episkopo Sankta Aŭgusteno, unu el la grandaj Patroj de la Eklezio, kaj la diakono Sankta Stefano, la unua martiro de Kristo.

Inter la ĉielo kaj la tero, la ligilo estas la la nemortonta animo de la senjoro de Orgaz, alportata al la ĉielo fare de anĝelo, kaj tio ŝajnas kvazaŭ ĵus naskita infano. Tiele la morto iĝas komenco de vivo.

En la supra parto, la pentristo priskribas la ĉielon, la feliĉan vivon de la ĉieluloj. Aperas Kristo gloria, luma, vestita je blanko, entronigita kiel juĝisto de vivantoj kaj mortintoj. Per sia dekstra mano ordonas la apostolon Petro, estro de lia eklezio, malfermi la pordojn de la ĉielo por la animo de la mortinta grafo. La Dipatrino akceptas la animon de la senjoro.

Kontrastas la energio kaj moviĝemo luma de la supra parto kun la kvieteco kaj vertikaleco propraj de la ĉeestantoj al la entombigo; nur la centra figuro komponita de la mortinto kaj de la du subtenantoj allogas la rigardon, helpite de la nigreco de la mortinto enkadrita de la oreco de la du subtenantoj. Simile supre la virgulino sendas koloran markon inter tiom da lumegeco. La resto de la ĉeestantoj estas ĉefe vizaĝoj elirintaj el la ĝenerala nigreco.

La roluloj redakti

Oni studis kaj verkis multe pri la rekono de la pentritoj. Certe El Greco uzis la vizaĝojn de nobeloj siatempaj por senmortigi ilin en la pentraĵo, ĉu en la tera parto ĉu en la ĉiela, ĉiukaze ene de ĝenerala anakronismo ĉar tiu entombigo okazis antaŭ preskaŭ tricent jaroj.

Oni povas certigi plencertece nur pri identigo de du aŭ tri roluloj.

  • La infano duonsurgenuigita unuarange je maldekstro de la rigardanto. Estas Jorge Manuel, la filo de El Greco, kiam estis 10jaraĝa. Naztuko elirinta el lia vesto atestas ĝin, ĉar indikas la daton de lia nasko.
  • La barbulo de blankhara barbo aliflanke, profile. Estas Alonso de Covarrubias, intima amiko de El Greco.

Oni distingu, la teran kaj ĉielan partojn, perfekte limigitaj kaj inter kiuj estas “detalo” kiel ligilo inter ambaŭ niveloj, nome kruco kiu prezidas la entombigon.

La tera parto redakti

Estas du duonoj el kiuj la malsupra estas la surtera mondo kaj la supra la ĉiela. Divido estas klara serio de gravaj vizaĝoj de kavaliroj, elstaraj el nigra fono, kiuj spite funebron de la okazintaĵo estas trakvilaj, netristaj (renesanco). Kiuj portas la mortinton estas kontrastaj maljuna Sankta Aŭgusteno kaj juna Sankta Stefano, multe pli antikvaj personoj, sed ĉiukaze vestitaj per orbrilaj ekleziaj vestoj, ankaŭ kontrastaj kun la nigreco de la kavaliraro, ne simetrie lokitaj en la pentraĵo, sed iom maldekstre por ke estu dekstre nova kontrasto kun blanka travidebla vestaĵo de ekleziulo, kies faltoj estas ege bele prilaboritaj. Ambaŭflanke de la malsupra tavolo estas denove kontrastaj ekleziaj figuroj nome maldekstre malriĉo de franciskano, kaj dekstre riĉo de denove ora eklezia vestaĵo. Malkongruas kaj humanigas la malsupran rolulserion bildo de infano (paĝio) kiu eltenas torĉon (la ununura malsupre kontraste kun la preskaŭsimetria subaj du paroj; tiu ĉi estas la filo de la pentristo, nome Jorge Manuel, kiu poste iĝos pentristo li mem kaj kiu ĉi tie indikas perfingre la centran scenon. Sur rimarkinda naztuko estas dato 1578 de lia nasko. Oni diras, ke en la serio de kavaliro povus esti memportreto de El Greco, nome la ununura kiu rigardas la spektanto, supre de la juna entombigisto (maldekstre).

 
Detalo de la tera parto.

La ĉiela parto redakti

 
Detalo de la Ĉielo.

En la supra duono hegemonias nerealaj nuboj, figuroj de plilongigita aspekto kaj ankaŭ nerealaj koloroj. La ligiloj inter ambaŭ partoj estas anĝelo de verdecflava vestaĵo kiu portas ion strangan kvazaŭ blankan tolaĵon kiu rilatas al blanka tolaĵo sub la mortinto, do lia animo kiu iras al la ĉielo, al la dio kaj estas ankaŭ kvazaŭ krizalido (ĉar oni eniras al nova vivo) aŭ ĵus naskita bebo. Supre triangule dia Kristo, la Virgulino dipatrina, kaj Sankta Johano Baptista. Iliadorse denove simetria apero maldekstre de Sankta Petro portanta la ŝlosiloj de la ĉielo kaj dekstre ĉielloĝantoj.

Historio de la pentrado redakti

La entombigo de la senjoro Orgaz estos pentrita inter 1586 kaj 1599 kaj ĉefe famigis la pentriston, spite ekonomiajn konfliktojn. Tiu mendo el malgranda toleda paroĥo nome Sankta Tomeo bildigas neoficialan miraklon laŭlegende okazinta en 1323 kiam post la morto de senjoro de Orgaz venis Sankta Aŭgusteno kaj Sankta Stefano por la funebro. La pentraĵo montras nuntempajn rolulojn, kiaj certe nur la arkitekto Alonso de Covarrubias, en situacio de antaŭ du jarcentoj kaj duono.

Pri la pentraĵo okazis longa jura proceso pro prokrastita pago, kio estis normala afero en la vivo de tiu pentristo kaj de aliaj. Post la finfinigo de la pentraĵo, reprezentantoj kaj de dunginto kaj de dungito valortaksis la verkon en tiom alta prezo kiom la dunginta pastro ne povis pagi, sed la pentristo kiu siavice devis pagi al siaj liveristoj, procesis al diversaj instancoj eĉ al la papo.

Teknikaj aspektoj redakti

La naturismo de la kompono videblas en la lumo de la torĉoj, la kvalito kaj de vestaĵoj kaj de armaĵo, la kadavreco de la vizaĝo de la mortinto ktp. El tiu naturismo oni saltas krute al abstrakteco de la anĝelo kiu transdonas ĉielen la animon de la mortinta senjoro.

Loko kaj konservado redakti

Sekvo redakti

Bibliografio redakti

  • Valle y Díaz, Félix del. Poética. El entierro del Conde de Orgaz. Toledo: Azacanes, 2000.
  • Vaquero Fernández-Prieto, Emilio (1997). Fantasía y realidad de Toledo. Toledo: Azacanes.
  • Lorente Toledo, Enrique (et al.) (1993). Rutas de Toledo. Madrid: Electra.
  • Marías, Fernando (1995). Museos de Toledo. Madrid: Electra.
  • Cerro Malagón, Rafael de (1982). El greco. Su época y su obra. Toledo: IPIET – Diputación de Toledo.
  • Calvo Serraller, Francisco (1999). El entierro del conde de Orgaz. Electa.

Notoj redakti

  1. Baltés 2007: p. 89

Eksteraj ligiloj redakti