La prezidanto estas mejdo! (japane 会長はメイド様!, kajĉo va mejdo-sama!) estas serio de japanaj bild-literaturaj verkoj, celantaj knabinajn legantojn. La verkinto estas Hiro Fuĝivara. Nun 14 ĉef-rakontoj estas publikitaj. Kreado de la laŭa samnoma desegnofilmo komenciĝis en la 1-a de aprilo de 2010-a.

会長はメイド様!

emblemo

mangaserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Hiro Fujiwara
Lingvoj
Lingvo japana lingvo
Eldonado
Eldondato 24-a de decembro 2005
Eldonejo Hakusensha
Ĝenro lerneja animeo kaj mangao • romantic comedy anime and manga
vdr

Rakonto redakti

Altlernejo Sejka, iam estinta nur por knaboj kaj konata pro ĝiaj sovaĝaj lernantoj kaj pro esti timiga loko por knabinoj, antaŭ-nelonge iĝis lernejo por kaj knaboj kaj knabinoj. Ĉar la knabinaj lernantoj plu estas pli malmultaj ol la knabaj, Misaki Ajuzava decidas mem ŝanĝi la lernejon kaj igi la knabinojn senti sin sendanĝeraj. Pene ekzercinte, lerninte kaj eĉ iĝinte la unua virina estro de la lerneja konsilantaro, Misaki nun estas konata inter knaboj kiel postulema knabo-malŝateganta kontrolisto, kaj por la instruistoj kaj amikinoj ŝi estas lumanta espero.

Sed kvankam ŝi tiel aspektas, ŝi kaŝe laboras kiel mejdo en mejdo-manĝejo por subteni sian familion. Bedaŭrinde la pene-gajnita respekto komencas esti en danĝero, kiam konata, bela, kaj malofte esprimanta iujn ajn sentojn Takumi Usui interesiĝas en ŝi post trovi ŝin en mejdo-vestoj post instruoj.