La fremdulo

franclingva romano far Alberto Camus je 1942

La Fremdulo (la originala franclingva titolo: L'Étranger) estas romano verkita en la jaro 1942 de la franca nobelpremiito Albert Camus. Ĝi estas unu el la ĉefaj verkoj de la filzofio de la absurdo. La romano enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

L'Étranger
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Albert Camus
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1942
Ĝenro filozofia romano • absurdisma literaturo
Loko de rakonto Alĝerio
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr

Enhavo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano estas skribita en formo de raporto, en kiu Meursault (Mjorso), franco vivanta en Alĝerio, en tre malemocia stilo kaj tute senpasie rakontas pri kelkaj travivaĵoj, kiuj laŭ normala homa sento lin devus ege emociigi.

Komence li ricevas informon pri la morto de sia patrino, ĉeestas ŝian entombiĝon, sed tute ne sentas eĉ la plej malfortan funebron. Demandite, ĉu li deziras ankoraŭfoje vidi la korpon de sia patrino, li neas kaj anstataŭe fumas kaj trinkas kafon fronte al la ĉerko.

Pli poste sur la plaĝo Meursault kaj lia amiko Raymond (Remon) ekkverelas kun grupo de arabaj fratoj (kies fratino foje estis la amatino de Raymond). Raymond estas vundita per tranĉilo. Poste Meursault reiras al la plaĝo kaj mortpafas unu el la fratoj, sed li faris tion nek pro kolero nek pro venĝemo. En sia raporto li nur menicas ke al tiu faro instigis lin la "ardado de la suno". La leganto ricevas la impreson, ke Meursault mortigis sole pro enuo.

Meursault estas arestita kaj kondamnita al morto. En sia juĝo la tribunalo pli argumentas per la malemocieco de Meursault fronte al la morto de lia patrino ol per detaloj de la mortigo de la Arabo.

Antaŭ la plenumo de la mortpuno, pastro vizitas Meursault en la malliberejo kaj provas konvinki lin ke li pentu kaj turniĝu al Dio. Sed Meursault insultas la pastron kaj sendas lin for.

Je la fino de la romano, rekte antaŭ la plenumo de la mortpuno, Meursault unuafoje esprimas senton, nome, ke li sentas la "kareseman nepasiecon de la mondo".

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Esperanta traduko redakti

La romano estas esperantigita de Michel Duc-Goninaz kaj eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 1993 (ISBN 2-9502432-2-3).

Eksteraj ligiloj redakti