La gildo de la tolistoj

pentraĵo de Rembranto

La gildo de la tolistoj, La specimenestroj (nederlande De Staalmeesters), konata ankaŭ kiel La inspektoroj de la amsterdama drapogildo (nederlande De waardijns van het Amsterdamse lakenbereidersgilde), estas ole-pentraĵo de la nederlanda artisto Rembrandt, farita en 1662, kaj nun ekspoziciata en la Rijksmuseum, Amsterdamo.[1] Ĝi estis taksita kiel lia "lasta granda kolektiva portreto".[2]

La gildo de la tolistoj.

La viroj (kun la escepto de Bel kiu estas helpanto kiel indikita per sia vertoĉapo) estas tolistoj kiuj estis elektitaj por taksi la kvalito de toloj kiujn la teksistoj proponis por vendado al membroj de sia gildo. Ilia unujara regotempo komenciĝis en Sankta Vendredo kaj ili devis inspekti trifoje semajne. La nederlanda vorto staal signifas 'specimenon' kaj referencas al la specimenoj de tolo taksendaj. La inspektistoj uzis sigelojn de la urbo (antaŭe) kaj de la gildo (malantaŭe) en ledopecoj kiuj estis speciale fiksitaj al la rezulto de la inspektado.[3] Estis kvar gradoj de kvalito, el kiuj la plej alta estis indikita per kvar sigeloj kaj la plej malalta per nur unu.

La viroj, kiuj pritaksas la longon de persieca teksaĵo kontraŭ specimenoj el specimenlibro, estas (el maldekstro dekstren):

  • Jacob van Loon (1595–1674)
  • Volckert Jansz (1605 aŭ 1610–1681)
  • Willem van Doeyenburg (ĉirkaŭ. 1616–1687)
  • Frans Hendricksz Bel (1629–1701)
  • Aernout van der Mye (ĉirkaŭ 1625–1681)
  • Jochem de Neve (1629–1681)

La gildo komisiis tiun portreton kaj ĝi pendis en ilia gildejo, nome Staalhof (nl), ĝis 1771.

Referencoj redakti

  1. [1]. Rijksmuseum Amsterdam. Alirita en 2008-05-03.
  2. The Worldwide Art Gallery Rembrandt Harmenszoon van Rijn (1606 - 1669). Theartgallery.com.au. Arkivita el la originalo je 2007-06-21. Alirita 2014-04-08. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-21. Alirita 2023-04-12.
  3. Juran, Joseph M., ed. (1995), A History of Managing for Quality: The Evolution, Trends, and Future Directions of Managing for Quality, Milwaukee, Wisconsin: The American Society for Quality Control, p. 229, (ISBN 9780873893411), OCLC 32394752, https://archive.org/details/historyofmanagin0000unse/page/229 

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti