Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La hundo Kruso estas romano de Robert M. Ballantyne (1825-1894). La anglalingva originalo aperis en 1860, kaj Esperanta traduko aperis en 1951.

Recenzoj redakti

Pri La hundo Kruso

 
 La originala verko estis eldonata en la jam 1860. En ĝi la aŭtoro pritraktas la aventurojn, kiujn travivis antaŭ cent jaroj tri ĉasistoj kaj lerta hundo en Norda Dakota (Usono). Kun la tradukinto mi volas kredi, ke la aŭtoro intime konis multe da indianoj; sed la epizodoj, kiujn li priskribas, estas

tiel strangaj ke oni permesas al si dubi, ĉu vere la rakonto estas historie valora. Oni povas resumi la aventurojn de la hundo Kluso, heroo de la rakonto, laŭ jena maniero: Naskiĝis kvin hundidoj; ili ĉiuj falis en riveron. Nur unu ne dronis, Kruso, ĝi estis savata de sia patrino. Nelonge post tio, indianino kaptis ĝin per ĝia malantaŭa kruro; ŝi batis ĝin kruele kaj tenis ĝin super fajro por forbruligi la harojn. Rik forprenis ĝin el la ilianoj de la indianino; kaj, post kelkaj semajnoj, ĝi denove fartis boue. Kun Rik, ĝi fariĝis taŭga ĉashundo, neniam atendante duan ordonon. Antaŭ ol rampi en arbaron Rik ordonas: «Haltu ĉi tie, kaj tenu mian devalon!» La hundo, kaptas la ekstremon de la kondukilo kaj kuŝiĝas, observante sian mastron. Post kelka tempo, Rik fajfas akre; Kruso, aŭdinte tion, saltas al la piedoj de la ĉevalo, kiu timas kaj rapidas for, dum Kruso zorge portas la kondukilon. Tio sufiĉas por pruvi la inteligentecon de nia heroo, sed Kruso ankoraŭ mirigos nin per aliaj eksterordinaraj faroj. Mi ja scias, ke New-Foundlandaj hundoj estas tre inteligentaj; sed tio, ke Kruso estis tiel lerta, ne estas facile kredebla. Cetere, mi demandas al mi, ĉu en la angla literaturo ne estas aliaj pli interesaj verkoj, kiujn oni traduku en Esperanton. Eble pro tio, ke la tradukinto tro multe penadis por alproksimiĝi, kiel eble plej multe, al la malgrandaj nuancoj de la angla lingvo, li trouzas kunmetitajn vortojn, kiuj pezigas la stilon kaj malfaciligas la komprenon: defaligi (faligi) la objekton; kiu alportis (portis); ui iros ekrigardi (por rigardi) ĝin; oni atakas blindulo (blinde); ĝojeco (ĝojo), forteco (forto); malparolema (silentema); strigo ridus vidi (vidante); plen(igit)aj de arboj k. t. p. Ĉu vere antaŭ, malantaŭ kaj apud ne sufiĉas, anstataŭ: antaŭe, malantaŭo kaj apude de? La tradukinto ne diferencigas la signifon de post kaj malantaŭ. Post la verbo esti, kun subjekto, oni devas uzi la adjektivan, ne la adverban formon. S-ro Inman ankaŭ ne ĉiam observas la diferencon inter la pasiva participo de estanteco kaj tiu de estinteco.

Da kaj de estas ofte erare uzitaj: krusto da neĝo; raso da ĉevaloj; kelke de pecoj; multe de monatoj; du eraroj aŭ preseraroj? ĉar kelkajn pli evidentajn preserarojn mi ankaŭ notis. Cetere, la libro estas bone prizorgita: bona papero, klara preso kaj oportuna poŝformato donas ateston, ke ĝi povas plaĉi al multaj legantoj; sed ĝi ne taŭgas, kiel unua legolibro, pro la diversaj mankoj menciitaj. 
— J. JACOBS.Boletín n039 (mar 1952)