La infanino de la floroj

La infanino de la floroj (japane: 花の子ルンルン [Hana no Ko Run Run], laŭvorte: Flora infano Lun-Lun) estas mangao kaj samtitola anime-serio, kreita de reĝisoro Ĝimbo Ŝiro en la studio "Toei Animation". La serio komence estis elsendita en Japanio de la 9-a de februaro 1979 ĝis la 8-a de februaro 1980. Ĝi havas 50 epizodojn.

La infano de la floroj
Originala titolo 花の子ルンルン
[Hana no Ko RunRun]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro maho-ŝoĝo, fantasto, dramo
Por kiu ŝoĝo
Mangao
Aŭtoro Ĝimbo Ŝiro
Aperdatoj 1979 — nun
Volumoj 36 aŭ pli
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Ŝidara Hiroŝi
Studio(j) Toei Animation
Televidaj retoj TV Asahi
Aperdatoj 9a de februaro 1979 —
8a de februaro 1980
Epizodoj 50
Animeo (filmo)
La infanino de la floroj:
Saluton Ĉeriza ĝardeno
Originala titolo こんにちは桜の園
花の子ルンルン
[Konniĉiŭa Sakura no Sono]
Studio(j) Toei Animation
Aperdatoj 15a de marto 1980
Daŭro 15 min.
vdr

Intrigo redakti

La serio rakontas la historion pri knabino Lun-Lun, kiu devenis de la feinoj — la spiritoj de la floroj — kiuj havas la mision serĉi la sepkoloran floron. Nubo (la hundo) kaj Kato (la katino) informas tion al Lun-Lun, kiu estas la elektinto por tiu misio. Pro la serĉado de la floro Lun-Lun kune kun Nubo kaj Kato, vojaĝas tra la mondo kaj ĉiam renkontiĝas kun Togenisia kaj Jaboki, kiuj volas forpreni la sepkoloran floron. Togenisia intencas fariĝi la reĝino de la Feinolandio, la stelo de la floroj. Serĵ aperas en la fino de ĉiu epizodo donacante semon, ĉiam pri malsama specio, por ke ili ne forgesu ŝin.

Kiel helpo en tiu misio, la hundo kaj la katino, kiuj vere estas du spiritoj de la floroj, donacas al Lun-Lun la "florŝlosilon" — talismanon, kiu permesas al ŝi uzi la povon de la floroj, per kiu ŝi vestiĝas per ia ajn vestaĵo, kiam ŝi bezonos tion. Por okazigi tion, ŝi devas trovi floron, el kiu preni la povon, malfermi la florŝlosilon kaj diri "Helpu min, povoj de la flora stelo!".

Dum unu el ŝiaj vojaĝoj, la florŝlosilon rompiĝas kaj Serĵ liveras al ŝi la duan florŝlosilon, per kiu ŝi ne nur povos vestiĝi sed ankaŭ akiri la lertecon de tiu, al kiu ŝi vestiĝas. Malbonŝance, nur dum limigita tempo, avertata de alarmileto. Kiam Serĵ liveris al ŝi la duan florŝlosilon, li avertas, ke la florŝlosilo devos esti tre zorgata kaj, se ĝi denove rompiĝos, la vivo de Lun-Lun en la Tero finiĝos.

Lun-Lun post tiom da malfacilaĵoj kaj vojaĝoj je vana serĉado de la sepkolora floro kaj ankaŭ pro sopiro je ŝiaj geavoj, decidas reveni al sia vilaĝo. Reveninte ŝi surpriziĝas, vidante, ke la sepkolora floro troviĝis en la hejma ĝardeno. Krom tio, ĉiuj amikoj de Lun-Lun, kiuj ricevis la semojn de Serĵ, sendis florojn kiel dankemo al ŝi kaj inter ĉiuj kreskis la serĉatan floron.

En ĉiu epizodo, Lun-lun faras ĉion eblan por "kolorigi la pratojn" kaj "eligi la bonaĵojn de la homoj per am-ekzemplo". Ŝiaj vojaĝoj ne estis vanaj, ĉar en ĉiu vojaĝo ŝi lernas kaj samtempe helpas multajn per sia bona volo.

Ĉefroluloj redakti

  • Lun-Lun (ルンルン・フラワー [RunRun Furaŭā])
  • Nubo (ヌーボ [Nūbo])
  • Kato (キャトー [Kjatō])
  • Togenisia (トゲニシア [Togeniŝia])
  • Jaboki (ヤボーキ [Jabōki])
  • Serĵ (セルジュ・フローラ [Seruĝu Furōra])

Titolo en aliaj lingvoj redakti

lingvo titolo signifo
angla (Britio) Flower Angel flora anĝelo
angla (Usono) Angel alĝelo
araba سوسن، الزهرة الجميلة [Saosan, Al Zahrah Al Jamilah]
franca Le tour de monde de Lydie
hispana (Latinameriko) Ángel, la niña de las flores
hispana (Hispanio) El misterio de la flor mágicaLulu, la chica de las flores
hungara Lili, a virágangyal
indonezia Lulu, the Flower Girl
itala Lulu, l'angelo tra i fiori
japana 花の子ルンルン [Hana no Ko Run Run] flora infano Lun-Lun
pola Lulu i cudowny kwiat
rumana Lidia in jurul lumii
rusa Лулу — ангел цветов Lulu — la alĝelo de floroj
tagaloga Lulu

Eksteraj ligiloj redakti