La kruckavaliroj (filmo)

La kruckavaliroj (pole: Krzyżacy) – pola filmadapto de samtitolita romano de Henryk Sienkiewicz reĝisorita de Aleksander Ford el 1960. Temas pri longa batalo de poloj kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj. Kompare kun la verko en la adapto, reĝo de Pollando Ladislao la 2-a Jogajlo (aktorita de Emil Karewicz) estas montrita pli pozitive, kio aldonis al la filmo poezian kaj patosan erojn.

La kruckavaliroj
filmo
Originala titolo Krzyżacy
Produktadlando  Pollando
Originala lingvo pola lingvo
Kina aperdato 2-a de septembro 1960
Daŭro 166 minutoj
Ĝenro historia
Kameraado Mieczysław Jahoda
Reĝisoro(j) Aleksandro Ford
Produktisto(j) Zespół Filmowy Studio
Scenaro Georgo Stefano Stavinski, Aleksandro Ford
Laŭ la verko de Henriko Ŝenkjeviĉ
Filmita en Łódź
Loko de rakonto Pollando
Muziko de Kazimiro Serocki
Ĉefrolantoj Urŝula Modĵinska, Graĵina Staniŝevska, Andreo Ŝalavski, Henriko Borovski, Aleksandro Fogiel, Mjeĉislavo Kalenik, Emil Karewicz, Tadeo Kosudarski, Lucyna Winnicka, Tadeo Bjaloŝĉinski, Mjeĉislavo Voit, Januŝo Straĥocki, Stanislao Jaŝukjeviĉ, Leono Njemĉik
Produktinta firmao Zespół Filmowy Studio
vdr
Dosiero:Krzyzac3.jpg
La Granda Estro de la Ordeno Ulrich von Jungingen kiun rolis Stanisław Jasiukiewicz

La kruckavaliroj havis plej grandan spektantaron en la tuta historio de polaj filmoj – 2 milionoj da spektantoj dum kelkaj unuaj monatoj[1], 14 milionoj dum unuaj kvar jaroj, kaj super 32 milionoj ĝis 1987[2] En Sovetunio spektis ĝin 29,6 milionoj homoj[3], en Ĉeĥoslovakio 2,65 mln[4], kaj en Francio 1 mln[5].

Premioj kaj festivaloj redakti

La filmo estis rekonita de la usona reĝisoro Martin Scorsese kiel unu el ĉefverkoj de la polaj filmoj kaj en 2014 estis indikita de li por prezentado en Usono kaj Kanado kadre de la festivalo de polaj filmoj Martin Scorsese Presents: Masterpieces of Polish Cinema.

Aldonaj informoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  1. Marcin Zaremba. Komunizm, legitymizacja, nacjonalizm: nacjonalistyczna legitymizacja władzy komunistycznej w Polsce. Trio (2001). ISBN 978-83-88542-14-5. paĝo 273.
  2. Haltof, Marek. Polish National Cinema. Berghahn Books (2002). ISBN 978-1-57181-276-6. paĝo 97.
  3. Крестоносцы. kinopoisk.ru.
  4. Křižáci. Film Culture: Brno 1945-1970.
  5. Les Chevaliers teutoniques. allocine.fr.