La leĝo de Herodo

La leĝo de Herodo estas meksika filmo de 1999, reĝisorita de Luis Estrada. Ĝi estas satira komedio pri la politika korupto en Meksiko, specife dum la regado de la Institucia Revolucia Partio (PRI). Estas ĉefrolita de Damián Alcázar, Pedro Armendáriz Jr., Isela Vega kaj Salvador Sánchez.

La leĝo de Herodo
filmo
Originala titolo La ley de Herodes
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 9 nov. 1999
Ĝenro nigrakomedia filmo, politika satiro, filma dramo, satirical film or television program
Reĝisoro(j) Luis Estrada
Scenaro Luis Estrada • Vicente Leñero
Muziko de Santiago Ojeda Pérez
Rolantoj Damián Alcázar • Pedro Armendáriz Jr. • Alex Cox • Delia Casanova
Produktinta firmao Bandidos Films
Honorigoj Ariel Award for Best Picture • Ariel Award for Best Direction
IMDb
vdr

La agado de la filmo okazas en 1949, kiam regis la prezidanto Miguel Alemán Valdés, tamen pro tio ke ĝi estis filmita kaj unue prezentita dum la lasta jardeko en kiu la partio regis, antaŭ sia unua malvenko en naciaj elektoj, la rakonto aludis pli al kritiko de la registaroj de Carlos Salinas de Gortari kaj Ernesto Zedillo.[1]

La filmo gajnis dek unu Ariel premiojn, inter ili Plej bona filmo, Plej bona reĝisoro, Plej bona aktoro (Alcázar) kaj Plej bona apoga aktoro (Armendáriz Jr.). La leĝo de Herodo estas la unua filmo kiun reĝisoris Luis Estrada por neoficiale kritiki la meksikan registaron. Li poste reĝisoris La infero, mirinda mondo kaj La perfekta diktatoreco.

Rakonto redakti

En la jaro 1949 la loĝantoj de la vilaĝo "San Pedro de los Saguaros" (neekzistanta loĝloko) senkapigas maĉete la urbestron, kiam li provas fuĝi kun la publika mono de la buĝeto de la vilaĝo.

López (Pedro Armendáriz Jr.), Sekretario de la Registaro, tiam decidas deklari Juan Vargas (Damián Alcázar), kiu laboras en rubodeponejo kaj kiu estas malnova aktivulo de la PRI, nova urbestro ĝis la sekvaj voĉdonoj, en kiuj López estas firma aspiranto iĝi Guberniestro.

Vargas komencas sian mision kun la plej bonaj intencoj, sed vidas la nesufiĉan buĝeton kiun lia komunumo havas, kaj diskutas kun la Sekretario de la Registaro la problemojn. López diras, ke li ne povas doni pli da mono al la vilaĝo, sed donas al Vargas meksikan konstitucion kaj pafarmilon. Vargas komprenas tiam, ke li devas solvi siajn problemojn senhelpe de la ŝtatregistaro.

Iom post iom la nova urbestro malkovras la profitojn de la povo kaj la korupto. Li malatentas sian edzinon, promesas projektojn neeblajn, subpremas la civitanojn kun multege da impostoj, kaj finfine iĝas kapabla tirano, kiu inkluzive ŝanĝas la konstitucion por eternigi sian region.

Socia efekto redakti

La filmo ne estis bone akceptita de la filmdisvastigadaj aŭtoritatoj en Meksiko, ĉar kiam la filmo devis esti submetita al la registara cenzurfiltrilo, ankoraŭ regis la PRI kaj la 2000-a voĉdonado proksimiĝis. Tamen, pro la forta publika premo, kiu volis vidi politikan filmon sencenzure, kaj pro tio ke kelkaj bone konataj komunikiloj denuncis la blokadon, la filmo fine estis montrita eĉ dum la voĉdona tempo.

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-12. Alirita 2020-07-04.