Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La mirinda libro estas broŝurformata libro eldonita kiel omaĝo al Ramón Molera kaj festigo de la 75-a datreveno de la Universala Esperanto-Asocio[1] Ĝi enhavas biografion de Ramón Molera, fotojn, desegnojn kaj literaturajn kaj neliteraturajn tekstojn pri la temo delegitoj de UEA. La fotoj konsistigas resumon de la esperanta agado de Molera. La literaturaj tekstoj, nome rakontoj estas "Ĉu estas limoj en la delegiteco?" de Roberto Lloancy, "Fantomdelegito" de Francisco Javier Moleón, "Tra glacilando" de María José Quesada, kaj "Marko Boldo, privata detektivo" de Georgo Kamaĉo, ĉiuj premiitaj en konkurso prie.

Sekvas persona rakonto pri kiel Luis Serrano Pérez uzis la Jarlibron de UEA, kie aperas la listo de la delegitoj de UEA kaj kiel li uzis ĝin dum veturado tra Germanio; por li tiu jarlibro estis vere "la mirinda libro". "Bona persono" estas alia persona rakonto de Ana María Molera, nome filino de la omaĝito kaj lia posteulo zorge de la familia Esperanto biblioteko, pri kiel ŝi memoras pri la delegiteco de sia patro kaj pri la eksterlandanoj kiuj venis ŝiahejmen dum ŝia infanaĝo. La lasta ero nomiĝas "Kiel mi nomiĝas aŭ Tri leteroj pri unu problemo" de Wojciech Usakiewicz, nome tri leterpoemoj pri la temo esperantigo de familinomoj.

Notoj redakti

  1. La mirinda libro, Barcelona Esperanto-Centro, Barcelona, 1984. 63 pp.