La muelejo (Rembrandt)

pentraĵo far Rembranto

La muelejo estas pentraĵo de la nederlanda artisto Rembrandt, farita inter 1645 kaj 1648, kaj nun ekspoziciata en la Nacia Galerio de Arto, Vaŝingtono.[1] Dum longe, la atribuo al Rembrandt estis konsiderita dubinda; ĝi estis restaŭrita lastatempe, kvankam ĝi ne estas universale akceptita.[2] La pentraĵo estis iam en la Orleana Kolekto. Ĝi estis iam posedo de Peter Arrell Brown Widener.[3]

La muelejo.

La pentraĵo montras sur krutaĵo ventomuelejon inter disaj dometoj. Maldekstre pado iras al rivero (same virino kun infano), kie alia virino lavas tolaĵojn dum viro rigardas ŝin kaj alia viro venas per boato en kiu li remas. Dekstre, trans la rivero estas densa arbaro. Ĉefa trajto de la aranĝo estas la kontrasta kombino de lumo, heleco kaj malheleco. La lastaj sunradioj de la tago heligas la dekstran duonon de la ĉielo (kontraste al la malheleco supre kaj malsupre) ĉirkaŭante la muelejon per brila helo, kiu siavice respeguliĝas en la rivero (malsupre dekstre). La lumaranĝo tute celas la fokuson al la muelejo, kiu staras brile kiel simbolo de la industrio super la ĉiutagaj aktivecoj.[4]

Referencoj redakti

  1. Rembrandt van Rijn The Mill, 1645/1648
  2. Online Rembrandt catalogue. Arkivita el la originalo je 2012-10-10. Alirita 2023-04-12.
  3. Levy, Florence Nightingale. (1917) American Art Annual, Volume 13. MacMillan Company, p. 320.
  4. [1]

Eksteraj ligiloj redakti