La noche más larga

hispana drama filmo de 1991

La noche más larga (La plej longa nokto) estas hispana drama filmo, premierita la 23an de septembro 1991 en la oficiala fako de la Donostia Kinfestivalo. La filmon reĝisoris José Luis García Sánchez, protagonistigita de Juan Echanove, Carmen Conesa kaj Juan Diego.​

La noche más larga
filmo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1991
Ĝenro milita filmo, filma dramo
Reĝisoro(j) José Luis García Sánchez
IMDb
vdr

La filmo estis titolota 'La jaro en kiu mortis Franco', nomo bazita en la samnoma libro de la ĵurnalisto Pedro J. Ramírez,​ sed finfine oni titolis ĝin La noche más larga reference al unu de la versoj de la kanto Al alba verkita de Luis Eduardo Aute.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Advokato kaj militakuzisto memoras la juĝon en kiu ambaŭ konfrontis, kiu kondukis al la lastaj ekzekutoj fare de la frankisma diktaturo farita la 27an de septembro 1975. La akuzitoj estis grupo de junuloj kiuj mortigis policanon dum terorisma agado kaj la ŝancoj atingi forpardonon estis malmultaj, spite al la premo fare de eksterlandaj registaroj kontraŭ la mortopuno.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Juan Echanove kiel Juan.
  • Carmen Conesa kiel Gloria.
  • Gabino Diego kiel Fito.
  • Fernando Guillén Cuervo
  • Alberto Alonso kiel Sekretario de la Episkopo.
  • Juan José Otegui kiel la Generalo.
  • Juan Diego kiel Menéndez.
  • Francisco Casares kiel Prezidanto de la Tribunalo.
  • Joaquín Climent kiel Konsilisto.
  • Ernesto Martín kiel Juĝfunkciulo.
  • Pepe Cantero kiel Militdefendanto.
  • Enrique Escudero kiel Evelio.
  • José Carlos Gómez kiel Mario.
  • Concha Leza kiel vidvino de militisto.
  • María Galiana kiel patrino de Juan.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La noche más larga en la hispana Vikipedio.