La profetitaj elementoj de Mendelejev

Dmitrij Mendelejev prognozis dum 1870 la ekziston, kalkulis atomajn masojn kaj priskribis ecojn de tri elementoj tiutempe ankoraŭ neeltrovitaj — «ekaaluminio» (eltrovita en 1875 kaj nomita galiumo), «ekaboro» (eltrovita en 1879 kaj nomita skandio) kaj «ekasilicio» (eltrovita en 1885 kaj nomita germaniumo). Poste li profetis ekziston de ok pliaj kemiaj elementoj, inter kiuj estas «dviteluro» — polonio (eltrovita en 1878), «ekajodo» — astato (eltrovita en 1942—1943), «dvimangano» — teĥnecio (eltrovita en 1937), «ekacezio» — franciumo (eltrovita en 1939).