La sirène du Mississipi

drama filmo de 1969 de François Truffaut

La sirène du Mississipi (La sireno de la Mississipi aŭ La marvirineto de la Mississipi) estas franca amafera drama filmo de 1969 reĝisorita de François Truffaut kaj protagonistigita de Catherine Deneuve kaj Jean-Paul Belmondo. Ĝi estas adaptaĵo de la romano de 1947 Waltz into Darkness de William Irish.

La sirène du Mississipi
filmo
Originala titolo La Sirène du Mississipi
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 21 jun. 1969
Ĝenro novnigra filmo, filma dramo
Kameraado Denys Clerval
Reĝisoro(j) François Truffaut
Produktisto(j) Marcel Berbert
Scenaro François Truffaut
Filmita en Aix-en-Provence • St. Anne's Church, Saint-Benoît
Loko de rakonto Reunio
Muziko de Antoine Duhamel
Rolantoj Catherine Deneuve • Jean-Paul Belmondo • Michel Bouquet • Marcel Berbert • Albert Ramassamy • Alexandra Stewart • Delphine Seyrig • Martine Ferrière • Nelly Borgeaud
Produktinta firmao Les Films du Carrosse
IMDb
vdr

En 2001 oni faris usonan versio titolita Original Sin (Origina peko) reĝisorita de Michael Cristofer kaj protagonistigita de Angelina Jolie kaj Antonio Banderas.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Louis Mahé (Jean-Paul Belmondo), estas riĉa tabakkultivisto en Reunio kiu atendas la alvenon de sia fianĉino, Julie Roussel (Catherine Deneuve), kiun li neniam vidis, ĉar koniĝis nur koresponde. Louis akceptas Julie en la haveno kien ŝi venis per la vaporŝipo Mississipi (literumita kun ununura «p» laŭ la tiama francligva literumado) el Noumeo, la ĉefurbo de Nov-Kaledonio. Kiam ili renkontiĝas li gapas pro ŝia beleco kaj ne rekonas ŝin ĉar ŝi ne estas la virino de la foto kiun ŝi sendis. Ŝi klarigas, ke ŝi sendis foton de najbarino por certigi la sincerecon de liaj intencoj. Li konfesas, ke ankaŭ li ne rakontis la tutan veron ĉar li kaŝis, ke li estas riĉa.

Louis kaj Julie tuj geedziĝas kaj li preterpasas nekongruaĵojn kun ŝiaj leteroj. Li permesas ŝian aliron al la bankokontoj kaj presas ŝian bildon sur la tabakpakoj kiujn li fabrikas. Ricevinte koleran leteron de la fratino de Julie, Berthe Roussel (Nelly Borgeaud), pridemandante pri ŝi, Louis ekkonas, ke Julie foriris kun preskaŭ 28 milionoj da frankoj, el iliaj bankokontoj. Baldaŭ venas Berthe kaj informas lin, ke la edzino al kiu li edziĝis ne estas Julie kaj ke ŝi vidis sian fratinon sur la Mississipi. Ili dungas privatan esploriston, Comolli, por ke li trovu la trompistinon por meti ŝin antaŭ la justico.

Survoje al Francio Louis malsaniĝas kaj en la Clinique Heurtebise vidas en la televido la enpersoniganton de Julie dancanta en noktoklubo de Antibes. Li aĉetas pistolon kaj veturas al Antibes kie trovas ŝin en la Hotelo Monorail, sed ŝi ne rezistas. Konfesas, ke ŝia nomo estas Marion Vergano, kaj rakontas malhelan pasintecon, prizonon kaj asocion kun senpia bandito, Richard, kiu estis kun ŝi en la Mississipi. Tie ili trafis Julie Roussel kaj ekkonis ŝian estontan edziniĝon, Richard fabrikis komploton por murdi Julie kaj sendi Marion anstataŭe por rabadi Louis. Post ties plenumo Richard abandonis ŝin. Ŝi diras al Louis, ke ŝi ankoraŭ amas lin kaj Louis pardonas ŝin.

Louis kaj Marion aĉetas aŭnton kaj veturas al Aix-en-Provence, de kie ili veturas tra la regiono kaj amoras. Iian feliĉon interrompas Comolli, kiu venis persekute de la trompistino. Louis malsukcesas elaĉeti la esploriston por ke li forlasu la kazon, kaj finfine pafas kaj enterigas kin en kelo. Louis kaj Marion iras al Liono, sed ŝi ne kontentiĝas kun la fuĝema vivo kaj aspiras al luksa vivo lujo en Parizo. Louis revenas por mallonge al Reunio, vendas sian parton de la plantejo al partnero Jardine kaj revenas. Tiam ekkonas, ke la polico sekvas ilin, kaj ili devas fuĝi abandonante preskaŭ la tutan monon.

Ili iras al montaro, kie ili trovas izolitan kabanon en kiu ili kaŝas sin. Ili planas trairi al Svisio, sed Marion malfeliĉas pro la fuĝemo. Louis malsaniĝas kaj suspektas, ke Marion ekvenenigas lian kafon. Li ekfuĝas, sed Marion pelas lin al la kabano. Kiam ŝi proponas kafotason, Louis diras, ke li konas ŝian planon, akceptas sian sorton senrankore kaj konfesas sian grandan amon al ŝi. Marion hontas kaj pentas. Ŝi proponas sekvi sian vivon. Poste Louis rekuperiĝas kaj eliras el la kabano meze de neĝoŝtormo por iri kune al la landlimo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Jean-Paul Belmondo kiel Louis Mahé.
  • Catherine Deneuve kiel Julie Roussel / Marion Vergano.
  • Michel Bouquet kiel Comolli.
  • Nelly Borgeaud kiel Berthe Roussel.
  • Marcel Berbert kiel Jardine.
  • Martine Ferrière kiel Landlady.
  • Yves Drouhet kiel la esploristo.
  • Roland Thénot kiel Richard.​

Eksteraj ligiloj redakti