La tre riĉaj horoj de la duko de Berry

La tre riĉaj horoj de la duko de Berry (france Les très riches heures du duc de Berry ) estas preĝlibro (nomata horlibro en la liturgio de la horoj), kiun mendis la duko Johano la 1-a de Berry al la fratoj Paul, Jean kaj Herman de Limbourg ĉirkaŭ 1410. Ĝi estis verkita inter 1412 kaj 1416 far tiuj fratoj Limburgo. La fratoj mortis, tuj antaŭ la morto de la duko en 1416, lasante la libron nefinita. Ĝin finis aliaj pentristoj dum la posta jarcento; aparte Jean Colombe finpretigis la ilustraĵojn inter 1485 kaj 1489 por Karlo la 1-a de Savojo.

Les Très Riches Heurs du Duc de Berry
riĉegaj horojiluminita manuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr
Bildo pri la naskiĝo de Kristo, el La tre riĉaj horoj de la duko de Berry

Temas verŝajne pri la plej grava manuskripto ilustrita de la 15-a jarcento. Ĝi enhavas pli ol 200 folioj, el kiuj pli ol duono estas plenpaĝaj ilustraĵoj.

La manuskripto troviĝas nun en la muzeo Condé en Chantilly.

La tre riĉaj horoj de la duko de Berry: septembro (vinberrikolto)
Van Reynegom horlibro
(ĉ. 15a jarcento)

Eksteraj ligiloj redakti