La tri turoj de San-Marino

La Tri Turoj sur la kresto de monto Titano estas la simbolo de la Respubliko San-Marino. Ili aperas en ĝia blazono kaj en ĝia flago, kronataj de plumoj.

La blazono de San-Marino kun tri simbolaj turoj

La turoj redakti

La Unua Turo redakti

La Unua Turo itale nomiĝas Rocca (roko) aŭ Guaita. Ĝi estis konstruita en la 11-a jarcento kaj defendis la mure ĉirkaŭatan historian urbocentron. Ĉirkaŭas ĝin propra korta muro, kies alurba (okcidenta) flanko posedas tri turetojn.

Ankaŭ la kerna fortikaĵo fakte konsistas el pluraj konstruaĵoj, precipe la Torre della Penna (turo de la plumo) kaj la Torre campanaria (sonorilturo). Krome ekzistas domo, kiu iam servis kiel prizono, kaj kapelo dediĉita al Sankta Barbara. Altaro al la sanktulino jam de jarcentoj troviĝis en la turo, sed la nuna kapelo datiĝas el 1960.

Depost restaŭro en 1930 la turo estas vizitebla kontraŭ pago.

La Dua Turo redakti

La Dua Turo itale nomiĝas Cesta (korbo) aŭ Fratta. Ĝi estis konstruita en la 13-a jarcento; ekzistas dokumento pri ĝi el 1253. Ankaŭ ĝi posedas kortan muron (el 1320).

De 1956 ĝi enhavas muzeon pri antikvaj bataliloj; ĝi do estas vizitebla kontraŭ pago. Laŭ la indikoj de la muzeo la turo situas 755 metrojn super marnivelo kaj estas la plej alta loko de San-Marino.

La turo havas kvinangulan bazon. Ekde la 17-a jarcento ĝi ne estis uzata kaj kadukiĝis, tiel ke necesis funde restaŭri ĝin en 1924/25.

La Tria Turo redakti

La Tria Turo, nomata Montale, konstruita en la 14-a jarcento, estas malpli granda ol la aliaj du kaj ne posedas kortan muron. Ĝia plano estas kvinangula, en la formo de kvadrato kun almetita triangulo. La turo ne estas publike vizitebla.

Atingeblo redakti

La turojn ligas vojo, kiu laŭiras la kreston de la monto. Ĝi komenciĝas ĉirkaŭ meze inter la baziliko de S-ta Marino kaj la Unua Turo; tie ĝi nomiĝas Salita alla Rocca (supreniro al la Roko) kaj estas veturebla. Ekde la unua turo ĝi nomiĝas passo delle streghe (pasejo de la sorĉistinoj) kaj estas piedira; ĝi trapasas la urbomuron kaj post kelkcent metroj atingas la Duan Turon. De tie ĝi, nomata salita al Montale, iras tra naturprotektejo kaj atingas la Trian Turon, de kie eblas pluiri malsupren al la televidcentro de San-Marino.

Koordinatoj redakti

La turoj sur eŭro-moneroj redakti

Kvar el la San-Marinaj eŭro-moneroj portas motivon, kiu rilatas al la tri turoj:

  • La 1-eŭra monero montras la blazonon de San-Marino, kiu enhavas la tri (simbole prezentatajn) turojn.
  • La 50-cenda monero montras la turojn en natura aspekto.
  • La 5-cenda monero montras la unuan turon.
  • La 1-cenda monero montras la trian turon.

Eksteraj ligiloj redakti