La vireto kaj la fraŭlineto

infanlibro de Erich Kästner

La vireto kaj la fraŭlineto (germane Der Kleine Mann und die Kleine Miss) estas daŭrigo al La vireto de Erich Kästner.

Der kleine Mann und die kleine Miss
literatura verko • porinfana libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Erich Kästner
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1967
vdr

La romano estis publikigita en 1967 kaj estas la lasta verko de Kästner.

La vireto kaj La vireto kaj la fraŭlineto estas bazitaj sur enlitiĝorakontoj kiujn Kästner rakontis al sia filo Tomaso.[1]

Intrigo redakti

Post kiam Makĉjo, kiu estas 5 centimetrojn alta, sukcesas eskapi el la kaptiteco de siaj kaptintoj Bernhard kaj Otto, li revenas al sia patrono la magiisto profesoro Jokus von Pokus. La du kidnapintoj estas metitaj en malliberejon sed eskapas de tie en laŭplana operacio fare de Señor Lopez.

La vivrakonto de Makĉjo estas publikigita ĉirkaŭ la mondo kaj usona produktoro decidas produkti televidfilmon pri ĝi. La produktanto pagas al la profesoro grandan kvanton da mono por la filmigrajtoj.

Intertempe, la profesoro kaj Makĉjo estas invititaj fare de la reĝo al la grandurbo de Barginzona kaj estas ricevitaj kun propra honoro rezervita al reĝoj. Makĉjo ricevas de la filoj de la reĝo donacon en la formo de miniaturdomo en kiu Makĉjo povas loĝi.

Per la mono, kiun la profesoro ricevis de la produktanto, li aĉetas grandan vilaon proksime de Lugano kie li loĝas kun sia trampolino-saltanta amikino Rosa Marcipan kaj Makĉjo.

La rakonto de Makĉjo estas televidigita ĉirkaŭ la mondo. Nanino de Fairbanks, Alasko, kiu estas nomita sinjorino Simpson, vokas la profesoron kaj rakontas al li ke ŝi havas filinon nomitan Emily (Millie) kiu estas 5 cm alta kiel Makĉjo.

Sekve, la patrino kaj filino estas invititaj al la vilao kaj tie la rakonto finiĝas en la "feliĉa fino". Makĉjo kaj Millie iĝas paro kaj vivas en la miniaturdomo en la vilaa ĝardeno kaj la profesoro geedziĝas kun Rosa Marcipan.

Referencoj redakti

  1. Sven Hanuschek: Erich Kästner. Rowohlt, Reinbek apud Hamburgo 2004, ISBN 3-499-50640-8 , p. 129.