Labeo (france: Labé ) estas grandurbo en Gvineo. Ĝi estas ĉefurbo de la samnomaj distrikto (prefekturo) kaj regiono Labé kaj centro de la montaro Futa Ĝalon.

Labé
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 107 695  (2007) [+]
Geografio
Geografia situo 11° 19′ N, 12° 17′ U (mapo)11.316666666667-12.283333333333Koordinatoj: 11° 19′ N, 12° 17′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Labé (Gvineo)
Labé (Gvineo)
DEC
Labé
Labé
Situo de Labé

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Labé [+]
vdr

Populacio redakti

Loĝantaro:

  • en 1996 49.479 (laŭ censo [1])
  • en 2005 110.000 (laŭ taksado).

La loĝantoj de Labeo estas plejparte fulboj, la lingvo (krom la oficiala franca) estas la loka pulara (Pular, unu el la naŭ cefaj regionaj dialektoj de la fula lingvo).

La urbo estis kaj estas grava komerca centro, kiu allogas komercistojn eĉ el najbaraj landoj Senegalo, Malio. Krome Labeo estas vaste konata pro siaj metiartaj produktoj: teksaĵoj, ŝuoj, mielo.

Labeo estas centro de islamo en Gvineo kaj havas grandan konatan moskeon.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fulani Ĝihad ŝtatoj.

La urbo estis fondita ĉ. 1755 de Karamoko Alpha, religia gvidanto, kiu disvastigis islamon en Futa Ĝalon kaj starigis Futa-reĝejon, strikte islaman ŝtaton regata de fulba reĝo.

Komence la ĉefurbo estis Timbo en suda Futa Ĝalon, sed dum la daŭraj kvereloj inter la du ĉefaj familioj, Labeo gajnis pli kaj pli da potenco. Fine, en 1898 provinco Labeo fariĝis propra reĝejo, komplete sendependa de la suda parto en 1901.

En 1905 la francaj koloniistoj konkeris Labeon kaj deportis Alpha Yaya'n, la lastan reĝon, al Dahomey (hodiaŭ: Benino), tiel finiĝis la Futa-reĝejo en Futa Ĝalon. La nun franca protektorato estis reorganizata, Labeo fariĝis distrikta ĉefurbo.

Klimato redakti

En Labé tropika klimato regas. Jare pluvas po 1544 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter majo-oktobro. La temperaturo varias inter 6-34 C'. Dum la pluvaj monatoj la temperaturo estas pli alta, ol en la seka sezono.

Eksteraj ligiloj redakti