Labná estas ruina majaurbo en Meksiko. Ĝi troviĝas sur la duoninsulo Jukatano, ĉirkaŭ 10 km okcidente de Sayil, alia majaa urbo.

Labná
arkeologia loko [+]

LandoMeksiko

Koordinatoj20° 10′ 21″ N, 89° 34′ 44″ U (mapo)20.1725-89.579Koordinatoj: 20° 10′ 21″ N, 89° 34′ 44″ U (mapo)
Areo7,36 km² (736,38 ha) [+]

Labná (Jukatanio)
Labná (Jukatanio)
DEC
Labná
Labná
Lokigo de Jukatanio en Meksiko

Map
Labná
Vikimedia Komunejo:  Labná [+]
vdr
Pordego en Labná - desegnaĵo de Catherwood 1843

La signifo de la nomo Labná estas "lasta domo""malnova domo". Tiun nomon la urbo ricevis nur post retrovo, oni ne scias la originan nomon. La kulmino estis verŝajne eb ka 7-a jarcento, kaj oni supozas ke 2.000 homoj loĝis tie. La plej gravaj konstruaĵoj estis konstruitaj inter 750 kaj 1000. Per la tiel nomata "majaa rapidvojo" (Sacbé) estis ligita al la urboj Kabah, Sayil kaj Ŭmal.

Retrovis la urbon en la jaro 1842 John Lloyd Stephens kaj Frederick Catherwood. La desegnaĵoj de Catherwood el tiu tempo estis inter la plej fame konataj motivoj de la majaa kulturo.

La plej gravaj konstruaĵoj en Labná estas la palaco, templo, pordego kaj kolonara halo. La konstruaĵoj estas de Puuc-stilo.

La palaco (Gran Palacio) redakti

La duetaĝa palaco estas ĉirkaŭ 120 metrojn longa kaj enhavis 67 ĉambrojn kaj plurajn enajn kortojn kaj terasojn. Granda nombro de pentraĵoj kaj reliefoj de la pluvdio Chaac kaj grandega serpentkapa masko troviĝas sur la konstruaĵo.

Templo (El Mirador) redakti

La templo estas preskaŭ 6 metrojn alta kaj troviĝas sur 13 metrojn alta piramido. Ĝi enhavas kvar ĉamrbojn kaj estas ornamita de stuko kaj figuroj.

 
Pordego en Labná

Pordego (Arco Triunfal) redakti

La ĉirkaŭ 14 metrojn larĝa kaj 7 metrojn alta prodego estas konstruita kiel falsa volbo kaj oni taksas ĝin unu el la plej grava arkitekturaj atingoj de la majaoj. Komence ĝi estis parto de fortikaĵmuro kaj pasejo. La du flankoj de la pordego estas tute malsamaj: unu flanko estas riĉe ornamita, kaj la alia tre sobra.

Kolonara halo (Edificio de las Columnitas) redakti

La L-forma kolonara halo staras sur ĉirkaŭ du metrojn alta subkonstruaĵo kaj estis verŝajne loĝejo por nobeloj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti