Laborprotekto temas pri la empirioj kaj reguligoj, kiuj koncernas la protekton de laborantaj homoj kontraŭ danĝeroj kaj misuzo ĉe la laboro, ekzemple:

Sekureca afiŝo sur maŝino, 2007
Prilabormaŝino, 2007

Bazante sur internaciaj interkonsentoj ekzistas en preskaŭ ĉiuj ŝtatoj publikaj institucioj gardante la protekt-bezonojn de la laborprenantoj.

Eŭropunia juro dekretas minimumajn normojn pri la laborsekureco kaj pri la inspektado per ŝtata oficejo (ofte nomita "laborinspektejo").

La Internacia Organizo de Laboro (ILO) estas speciala organizo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu celas akceli la socialan justecon per plibonigoj de la viv- kaj labor-kondiĉoj. La ĉefa tasko de la organizo estas ellaboro kaj enkonduko de internaciaj labornormoj Arkivigite je 2007-06-13 per la retarkivo Wayback Machine por plibonigo de kondiĉoj de vivo kaj laboro por la homoj en la tuta mondo (labora juro). Tiuj normoj estas prezentitaj en konvencioj kaj rekomendoj, kiuj fiksas minimumajn internaciajn normojn pri pluraj demandoj, ligitaj al la labora agado, inkluzive bazajn homrajtojn ĉe laborloko, kiel ekzemple kontraŭdiskriminaciaj rajtoj, rajto je egala pago por la egalvalora laboro, likvido de deviga kaj laboro de infanoj, rajto je liberaj asocioj (sindikatoj) kaj kolektivaj kontraktoj. Post ratifiko de la registaro de certa lando la konvencioj de IOL fariĝas jure devigaj por tiu registaro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti