Laconnex

komunumo de Svislando

Laconnex estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Laconnex
Blazono de Laconnex
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 9′ 20″ N 6° 2′ 10″ O / 46.15556 °N, 6.03611 °O / 46.15556; 6.03611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 619
Areo 3,92 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 1287
Komunumkodo 6627
Mapo de Laconnex
vdr

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 699 loĝantoj sur areo de 3,83 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 183 loĝantoj/km².

Geografio redakti

Laconnex situas en la centro de Ĝeneva Ĉampanio proksimume tri kilometrojn sude la rivero Rodano. En la komunumo fontas la rojo Eaumorte, kiu nordokcidente apud Cartigny alfluas al Rodano. La komunumo havas agrikulturan aspekton kaj en ĝi situas granda vitejo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo limas en nordo al Cartigny, en oriento al Bernex, en sudo al Soral, en okcidento al Avusy, kaj en la nordokcidenta angulo al Avully.

Trafiko redakti

Norde de la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Ĝenevo tra Onex al Chancy. La vilaĝo mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita per la busolinio L al la loka transportreto de Ĝenevo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Laconnex datiĝas el la jaro 1225 kiel Laconay, kiam Grafo Guillaume de Ĝenevo donacis teritorion al la paroĥaro Saint-Victor.[1]

Dum mezepoko la regoprivilegioj pri Laconnex apartenis al la paroĥaro Saint-Victor. En la jaro 1519 la Duko de Savojo enkarcerigis la paroĥestron François Bonivard kaj anstataŭigis lin pere de Jean de Brisset de Lacconay. En la jaro 1636 Laconnex akceptis la reformacion kaj estis 1544 atribuita al Ĝenevo. Per la kontrakto de Laŭzano en la jaro 1564 Laconnex estis submetita al komuna regado de Savojo kaj Ĝenevo.

Per la kontraktoj de Parizo kaj Torino de la jaroj 1749 kaj 1754 Laconnex estis atribuita al la reĝolando Sardinio. En la jaro 1816 per la kontrakto de Torino la Laconnex finfine estis atribuita al Kantono Ĝenevo kaj fariĝis svisa. Ĝis 1847 ĝi estis parto de la komunumo Avusy-Laconnex-Soral, de kiu tiam Avusy estis disigita. En 1850 ankaŭ Laconnex kaj Soral disiĝis kaj fariĝis memstaraj komunumoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti