Ladapeyre

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Ladapeyre estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 329 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Ladapeyre
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Guéret-Nord
INSEE kodo 23102 [+]
Poŝtkodo 23270
Kodo laŭ INSEE 23102
Politiko
Urbestro S-ro Jacques Banville
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 329 (1 999)
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°14′57″N 2°02′57″O  /  46.24917°N, 2.04917°O / 46.24917; 2.04917 (Ladapeyre) (mapo) Koordinatoj: 46°14′57″N 2°02′57″O  /  46.24917°N, 2.04917°O / 46.24917; 2.04917 (Ladapeyre) (mapo)
Alto 352 m - 528 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 30,63 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Ladapeyre en Francio
46° 14′ 57″ Nordo 2° 02′ 57″ Oriento / 46.2491666667 °N, 2.04916666667 °O / 46.2491666667; 2.04916666667 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ladapeyre [+]
vdr

Geografio redakti

Ladapeyre etendiĝas sur 30,63 km², kaj havis 329 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 10 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Ladapeyre situas je alteco de 528 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Ladapeyre apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jacques Banville, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj redakti

La loka preĝejo datiĝas de la fino de la 13-a jarcento.

Administrado redakti

Ladapeyre apartenas al la kantono Guéret-Nord, kies ĉefurbo estas Guéret. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti