Ladmovce situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Ladmovce, hungare Ladamóc estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. La historia hungara nomo estis Ladmóc.

Situo redakti

Ladmovce situas sur ebenaĵo kaj rande sur deklivoj, laŭ dekstra bordo de Bodrog, laŭ traira flankovojo. Kráľovský Chlmec troviĝas 25 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1298 en formo "Ladamach". La loĝantoj okupiĝis longe precipe pri kalkofornado, vinkulturo kaj ŝtonominado. En 1910 loĝis en Ladamóc 718 da homoj, (711 hungaroj, 4 slovakoj, 1 ruteno). Ĝis Traktato de Trianon Ladamóc apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Ladamóc rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Ladmovce 348 da homoj, (302 hungaroj, 33 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti