Lago Beyşehir estas la tria plej granda lago de Turkio, situanta en la okcidenta rando de Meza Anatolio en Provinco Isparta kaj Provinco Konya, inter la lokoj Beyşehir kaj Seydişehir.

Lago Beyşehir
lago [+]

Supermara alteco1 115 m [+]
Koordinatoj37° 46′ 55″ N, 31° 30′ 27″ O (mapo)37.78231.5076Koordinatoj: 37° 46′ 55″ N, 31° 30′ 27″ O (mapo)
Areo650 km² (65 000 ha) [+]

Lago Beyşehir (Turkio)
Lago Beyşehir (Turkio)
DEC
Map
Lago Beyşehir
Vikimedia Komunejo:  Lake Beyşehir [+]
vdr

La lago havas surfacon de 651 km², longon de 45 km, plej larĝan parton kun 25 km. Ĝia maksimuma profundo estas 10 m. En la ĉirkaŭo troviĝas altaĵoj kun pli ol 2000 metroj. La laga akvonivelo estas 1.115 m super la marnivelo. La lago havas kelkajn insulojn (ekz. İğdeli, Akburun, Kızkulesi, Mada, Yılanlı kaj Külbent) kaj abundon je fiŝoj en la dolĉakvo.

Oni uzas la akvon por akvumo la altebenaĵon Konya. La lagoakvo venas el precipitaĵoj.