Lago Der (france : Lac du Der) estas artefarita, baraĵa lago en Ĉampanjo kreita por reguligi la fluadon de rivero Sejno, sed en loko jam lag- kaj laget-abunda.

la laga bordo

Nun la lago iĝis la ĉefa etap- kaj ripozejo de la migrantaj gruoj (de la specio Grus grus, griza gruo), kiuj sekvas la plej okcidentan migradovojon: tiu kiu kondukas la gruojn brediĝantaj en Svedio ĝis Ekstremaduro en Hispanio, traflugante, kaj etapante en Rügen kaj Hesio (Germanio), Woëvre, (Loreno, en Francio), Ĉampanjo, Brenne (centra Francio), Akvitanio (sudokcidenta Francio) kaj Aragono (Hispanio).

lagorandaj, parte inunditaj arboj

La rekorda abundo de tie samtempe paŭzantaj gruoj ĝis nun okazis la 13-an de novembro 2002: 63 218 gruoj leviĝantaj la saman matenon el la lago.

Eksteraj ligiloj redakti