La Lago Loktak, la plej granda nesalakva lago en nordorienta Barato, nome ankaŭ la ununura flosanta lago en la mondo pro la flosantaj phumdi (heterogenaj amasoj de vegetaĵaro, grundo, kaj organika materialo je diversaj stadioj de malkompono) sur ĝi, estas situanta ĉe Moirang en la ŝtato de Manipuro, Barato.[1] La etimologio de Loktak estas Lok = "fluejo" kaj tak = "fino".[2] La Nacia Parko Keibul Lamjao, kiu estas la lasta natura rifuĝejo de la endanĝerita Sangai aŭ Manipura hajnana cervo (Rucervus eldi eldi), unu el la tri subspecioj de Hajnana cervo, kovranta areon de 40 km², estas situanta en la sudorientaj bordoj de tiu lago kaj estas la plej granda el ĉiuj el la phumdi en la lago.[3][4]

Lago Loktak
lake ecosystem • lago [+]

Alfluantoj
- alfluantoRivero Manipur

SituoManipuro
- koordinatoj24° 33′ 0″ N, 93° 47′ 0″ O (mapo)24.5593.783333333333Koordinatoj: 24° 33′ 0″ N, 93° 47′ 0″ O (mapo)

Longo35 km (21.75 mi)
Larĝo13 km (8.08 mi)
Maksimuma profundo4,6 m
Averaĝa profundo2,7 m
Akvokolektejo980 km² (98 000 ha)
Areo287 km² (28 700 ha) [+]

Lago Loktak (Manipuro)
Lago Loktak (Manipuro)
DEC
Lago Loktak
Lago Loktak

Lago Loktak (Barato)
Lago Loktak (Barato)
DEC
Lago Loktak
Lago Loktak
Map
Lago Loktak
Vikimedia Komunejo:  Loktak Lake [+]
vdr
Lago Loktak kaj pumdioj

Tiuj malnovega lago ludas gravan rolon en la ekonomio de Manipuro. Ĝi funkcias kiel fonto de akvo por akvoenergio, irigacio kaj trinkakva provizo. La lago ankaŭ estas fonto de vivaĵo por la kampara fiŝkaptistaro kiu vivas en la ĉirkaŭaj regionoj kaj sur fumdis, ankaŭ konataj kiel "fumshongs". Homagado kondukis al severa premo sur la laga ekosistemo. 55 kamparaj kaj urbaj vilaĝetoj ĉirkaŭ la lago havas populacion de proksimume 100,000 homoj.[3][4][5][6]

Pripensante la ekologian statuson kaj ĝiajn biodiversecajn valorojn, la lago estis komence nomumita kiel humidejo de internacia graveco laŭ la Ramsar-Interkonsento la 23-an de Marto, 1990.[1] Sed la lago estis indikita fare de la Ramsar Kongreso sub la Montreux VD Disko la 16-an de Junio, 1993.[7]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Integrated Wetland and River Basin Management – A Case Study of Loktak Lake. Wetlands International - South Asia, New Delhi, India. Arkivita el la originalo je 2012-03-22. Alirita 2009-04-03.
  2. Khwairakpam Gajananda The Fate of Loktak Lake. Alirita 2009-04-03.
  3. 3,0 3,1 Loktak Lake. WWF India. Alirita 2009-03-2009.
  4. 4,0 4,1 Bishnupur: The Land of the Dancing Deer. National Informatics Centre, Government of India. Alirita 2009-03-30.
  5. Developmental Activities and their Impacts on Wetlands. Arkivita el la originalo je 2011-07-27. Alirita 2009-04-03. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-27. Alirita 2012-01-05.
  6. Loktak Lake Environment Information system (ENVIS). Alirita 2009-04-03.
  7. The Montreŭ Record. The Ramsar Convention (2009-09-08). Alirita 2009-04-04.