Lago Nakuru estas unu el la lagoj el la Rifta Valo kun alto de 1754 m super marnivelo. Ĝi kuŝas sude de Nakuru, en la Rifta valo de Kenjo kaj estas protektata kiel Nacia Parko Lago Nakuru.

Lago Nakuru
soda lake [+]

Supermara alteco1 758 m [+]
Koordinatoj0° 22′ 0″ S, 36° 5′ 0″ O (mapo)-0.3666666666666736.083333333333Koordinatoj: 0° 22′ 0″ S, 36° 5′ 0″ O (mapo)
Areo188 km² (18 800 ha) [+]

Lago Nakuru (Kenjo)
Lago Nakuru (Kenjo)
DEC
Lago Nakuru
Lago Nakuru
Map
Lago Nakuru
Vikimedia Komunejo:  Lake Nakuru [+]
vdr
Flamengoj manĝante ĉe la Lago Nakuru

La laga abundo de algoj allogas ampleksajn kvantojn de flamengoj kiuj fame kovras la bordon. Ankaŭ aliaj birdoj prosperas en la areo, kaj ankaŭ verukaproj, pavianoj kaj aliaj grandaj mamuloj. Ankaŭ larĝbuŝa kaj kurtbuŝa rinoceroj estis enmetitaj.

La laga nivelo falis draste komence de la 1990-aj jaroj, sed ekde tiam ĝi rekuperiĝis.

Nakuru signifas "Polvo" aŭ "Polva loko" en the Masaja lingvo. Nacia Parko Lago Nakuru, ĉe la urbo Nakuru, estis starigita en 1961. Dekomence enhavis nur la faman lagon kaj la ĉirkaŭajn montojn, sed poste ĝi etendis ĝis inkludi grandan parton de savanoj.

La lago Nakuru estas protektata laŭ la Ramsar-Interkonsento pri humidejoj.[1]

Lago Nakuru

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • National Geographic – "Mysterious Kenya Flamingo Die-Offs Tied to Toxins, Study Says" (Novembro 2002)