Lago Poŭkava, en angla Lake Poukawa, estas malgranda neprofunda lago en la regiono de la Golfo Hawke, Norda Insulo, Novzelando. Ĝi situantas je ĉirkaŭ 20 km sudokcidente de Hastings (Novzelando), proksime de la setlejo Te Hauke. Ĝi estas la plej granda lago kun humidejo en la aktiva tektonika depresio Poŭkava, inter la montaroj Raŭkava kaj Kaokaoroa de centra areo de Golfo Hawke. Ties maksimuma profundo estas malpli ol unu metro kaj ties diametro estas ĉa. 1.5 km. Ĝi estis pli profunda en la pasinto (ĉirkaŭ 2.5 m) sed ĝi iĝis artefarite sekigita post la tertremo de 1931. La lago Poŭkava iĝis bone konata paleontologia loko en 1956 kiam paleontologo Russell Price komencis elfosaĵojn en lal agaj kuŝejoj. La lago Poŭkava havis speciriczan faŭnon de akvobirdoj en Pleistoceno/Holoceno. Pli ol 13,400 ostoj de anatidoj estis elterigitaj en tiu loko ekde 1956.

Lago Poŭkava
lago [+]

UrboNapier-Hastingo
SituoHawke's Bay Regiono, Nov-Zelando
- koordinatoj39° 47′ 2″ S, 176° 42′ 4″ O (mapo)-39.7838176.701Koordinatoj: 39° 47′ 2″ S, 176° 42′ 4″ O (mapo)

Longo1,485 km (0.92 mi)
Larĝo935 m
Maksimuma profundo1 m -

Lago Poŭkava (Nov-Zelando)
Lago Poŭkava (Nov-Zelando)
DEC
Lago Poŭkava
Lago Poŭkava
Map
Lago Poŭkava
vdr

Referencoj redakti

  • Worthy, T. H. (2004): The Holocene fossil waterfowl fauna of Lake Poukawa, North Island, New Zealand (PDF full text, Online, 652 kilobytes Arkivigite je 2008-10-15 per la retarkivo Wayback Machine)
  • Harper, M. A., Howorth, R. & McLeod, M. (1986): Late Holocene diatoms in Lake Poukawa: effects of airfall tephra and changes in depth (PDF full text, Online[rompita ligilo])
  • McGlone, M. S. (1978): Journal of the Royal Society of New Zealand - Forest Destruction by early Polynesians, Lake Poukawa, Hawkes Bay, New Zealand Online

Eksteraj ligiloj redakti