Lago Roosevelt (angle Lake Roosevelt aŭ, pli formale, Franklin Delano Roosevelt Lake) estas baraĵlagego en la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝi kovras surfacon de 320 km², inkluzive de partoj de kvin kantonoj (Ferry, Stevens, Lincoln, Okanogan, kaj Grant) kaj etendiĝas 270 km de la landlimo inter Usono kaj Kanado ĝis Baraĵo de Grand Coulee. Ĝia bordo longas pli ol 970 km.

Baraĵo de Grand Coulee, kun la nova Lago Roosevelt malantaŭe ĝis la fono (1942)
Pramfloso Gifford portas aŭtojn kaj pasaĝerojn trans Lago Roosevelt apud Inchelium

Lago Roosevelt kreiĝis en 1941 kiam la nove finkonstruita digego Grand Coulee baris la fluadon de la Kolumbia Rivero. Komence oni nomis ĝin "Columbia Reservoir", sed en 1945, kvin tagojn post la morto de prezidento Franklin D. Roosevelt, la usona ministro pri enlandaj aferoj Harold Ickes renomis ĝin honore al la forpasinta usonestro, kiu prezidentis dum la konstruado de la baraĵo.

Fonto redakti

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.