La Lago de Brienz (germane Brienzersee, esperantigite ankaŭ Lago de Brinco) estas lago en la kantono Berno de Svislando. Ĉe ĝia nordokcidenta bordo situas la komunumo Brienz, de kiu la lago havas sian nomon.

Lago de Brienz
Brienzersee
Aera vido de la lago el sudokcidento (kun parto de Interlaken)
Aera vido de la lago el sudokcidento
(kun parto de Interlaken)
lago • area not part of a municipality of Switzerland
Ĉefaj fontoj Rivero Aro, Lütschine
Ĉefaj elfluoj Rivero Aro
Insuloj Schnäggeninseli (insuleto)
Setlejoj Brienz, Interlaken, Matten, Unterseen
Areo de la baseno 1 127 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 640767 / 175283 (mapo)46.72757.9719444444444564Koordinatoj: 46° 44′ N, 7° 58′ O; CH1903: 640767 / 175283 (mapo)
Lago de Brienz Brienzersee (Kantono Berno)
Lago de Brienz
Brienzersee (Kantono Berno)
DEC
Lago de Brienz Brienzersee
Lago de Brienz
Brienzersee
Map
Lago de Brienz
Brienzersee
Supermara alteco 564 m ü. M.[1]
Surfaca areo 29,8 km²[1]
Maksimuma longo 14 kmf6
Maksimuma larĝo 2,8 kmf7
Akva volumeno 5 170 000 000 m³[1]
Maksimuma profundo 261 m[1]
Averaĝa profundo 173 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 2,69 jaroj
Borda longo1 35,436 km[1]
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Priskribo redakti

La Lago de Brienz troviĝas en alpa valo, proksimume je 46° 43′ 39″ N 7° 58′ 19″ O / 46.72750 °N, 7.97194 °O / 46.72750; 7.97194 (mapo). La lago-bordoj estas tre deklivaj kaj la tuta lago havas nur malmultajn lokojn, kie la akvo malprofundas.

La rivero Aro enfluas en la lagon oriente de la komunumo Brienz, laŭ kiu la lago nomiĝas kaj elfluas en Interlaken. Tuj post Interlaken la rivero Aro en fluas en la Lagon de Thun. La lago de Brienz estas 14 km longa kaj ĝis 2,8 km larĝa. Ĝia surfaco mezuras 29.8 km² kaj ĝia maksimuma profundeco estas 261 metroj. La volumeno de la lago estas proksimume 5.17 km³.

La lago situas 564 metrojn super la marnivelo. Ĝia alfluregiono havas surfacon de proksimume 1127 km². Je la norda bordo de la lago situas la vilaĝo Brienz. Interlaken kaj la vilaĝoj Matten kaj la urbo Unterseen troviĝas sud-okcidente de la lago.

Ekonomio rilate al la lago redakti

La lago estas malriĉa je nutraj elementoj, kaj sekve la fiŝkaptado ne estas ne tre signifa. Tamen, en 2001 10'000 kg da fiŝoj estis kaptitaj. Sur la lago navigas liniaj pasaĝer-ŝipoj ekde 1839. La ŝipojn funkciigas la loka fervoja kompanio Bern-Lötschberg-Simplon-Bahn (BLS).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti