Lago de Városliget

La lago de Városliget origine hungare Városligeti-tó estas artefarita lago kun betona fundo en Budapeŝto, en distrikto Zugló.

Lago de Városliget
Lago de Városliget somere
Lago de Városliget somere
artefarita lago
Situo Budapeŝto, Zugló
Ĉefaj fontoj natura ne estas
Ĉefaj elfluoj natura ne estas
Datenoj
Koordinatoj 47° 30′ 55″ N, 19° 4′ 53″ O (mapo)47.51516666666719.081361111111Koordinatoj: 47° 30′ 55″ N, 19° 4′ 53″ O (mapo)
Lago de Városliget (Hungario)
Lago de Városliget (Hungario)
DEC
Lago de Városliget
Lago de Városliget
Map
Lago de Városliget
Surfaca areo 0,006 km²dep1f5
Maksimuma profundo 0,6 mf10
vdr

Historio redakti

La lago estis kreita el marĉa areo ĉirkaŭ komence de la 19-a jarcento por ne estis plena sovaĝa areo apud Pest (urbo). En 1863 ĝi estis trakonstruita kaj formiĝis tri insuloj, kie staras ekzemple Kuracbanejo Széchenyi kaj Kastelo Vajdahunyad. Precipe en 1896 okazis grandaj trakonstruoj en kaj ĉirkaŭ la lago. Origine la lago ricevis nutran akvon el proksima rojo, nuntempe ĝi ricevis foruzitan banakvon el la menciita kuracbanejo.

En 1870 la vintra uzo etendiĝis al Sketejo (Urba bosko). Somere la lago estas ŝatata boatadejo, eĉ nuntempe jam aperis pluraj senmotoraj akvaj trafikiloj. Malofte okazas, ke parto de la lago estas sportejo (nature tie la akvo estis forkondukita kaj restis nur la betono). Origine en la lago ne vivis bestoj (escepte anasoj alvenis), sed pro la varmeta banakvo malseriozaj homoj ĵetis tropikajn fiŝojn, kankrojn, testudojn.

Pro la insuloj oni konstruis plurajn pontojn. Ekde 1973 sub la lago metroo trafikas.

Fontoj redakti

Bildoj pri Lago de Városliget
 
La lago kun boatantoj, fone ponto tra la lago
 
Fortikaĵo Vajdahunyad kaj la lago
 
La lago, fone la fortikaĵo
 
Subĉiela aranĝaĵo sur la laga betono en 2016
 
La lago, fone Placo de Herooj
 
La lago vintre kiel sketejo