Laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj

La laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Laguna-Montaro en suda Malsupra Kalifornio, Meksiko. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo pinaroj-kverkaroj de Okcidenta kaj Orienta Patrinmontaroj.

Laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoMeksiko

Areo1 061 km² (106 100 ha)

Laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj (Tero)
Laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr

Priskribo redakti

La ekoregiono ampleksas areon de 1 100 kvadrataj kilometroj. La pinaroj-kverkaroj troviĝas super altitudo de 800 metroj, kaj estas ĉirkaŭataj de la laguna-montaraj sekaj arbaroj. La pinaroj-kverkaroj havas unikajn kaj diversajn flaŭron kaj faŭnon, inkludante 694 plantospeciojn, el kiuj proksimume 85 pocentoj estas endemiaj.

La pli alta altitudo alportas por la ekoregiono subtropikan al mezvarman klimaton, kontraste kun la seka tropika klimato de la malaltaĵoj. La precipitaĵo estas pli alta ol en la pli malalt-altitudaj sekaj arbaroj kaj kserofitaroj de la duoninsulo, kaj sumiĝas je 760 mm average jare. La pluvo plejofte falas somere, kun neregulaj vintraj pluvoj.

Flaŭro redakti

La konsisto de la pinaroj-kverkaroj varias kune kun la altitudo; la kverkaj duonarbaroj superregas ekde altitudo de 800 ĝis 1200 metroj, kun kverkaj-pinaraj duonarbaroj inter 1 200 kaj 1 600 metroj, transirantaj al pinaraj-kverkaraj arbaroj super altitudo de 1 600 metroj. Muskoj kaj likenoj ĉie abundas.

La kverkaj duonarbaroj inter altitudoj de 800 kaj 1 200 metroj estas pli varmaj kaj sekaj, kun ĉiamverdaj kverkoj superrege (ĉefe Quercus devia; Quercus arizonica kaj Quercus rugosa havas limigitan arealon), kune kun pli malaltaj arboj kaj arbedoj kiel Dodonaea viscosa, Bumelia peninsularis, kaj Buddleia crotonoides.

Super altitudo de 1 200 metroj, la kverkaj duonarbaroj transiras al kverkaj-pinaj arbaroj. La sola ĉeestanta pinospecio estas endemia subspecio de cembroido, Pinus cembroides subsp. lagunae, miksita kun kverkoj, inkludante Quercus devia kaj Quercus tuberculata, kaj aliajn foliarbojn, inkluzive de Arbutus peninsularis kaj Nolina beldingi. Pli malaltaj arboj kaj subarbaraĵaj arbustoj inkludas la fabacojn Calliandra peninsularis kaj Mimosa xanti, Heterotoma aurita (kampanulacoj), Verbesina pustulata (asteracoj), kaj Hypericum peninsulare. Super altitudo de 1 600 metroj, pinoj superregas, miksataj kun kverkoj, kaj kun subarbaraĵo de poacoj (Muhlenbergia spp. kaj Festuca spp.).

Faŭno redakti

Minacoj kaj konservado redakti

Vidu ankaŭ redakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
NT0301 Bahamaj pinaroj   Bahamoj,   Turkoj kaj Kajkoj
NT0303 Centramerikaj miksaj koniferaroj   Gvatemalo,   Honduro,   Meksiko,   Nikaragvo,   Salvadoro
NT0304 Kubaj pinaroj   Kubo
NT0305 Hispaniolaj pinaroj   Dominika Respubliko,   Haitio
NT0307 Laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj   Meksiko
NT0308 Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj   Meksiko
NT0309 Sud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj   Meksiko
NT0310 Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj   Meksiko

Eksteraj ligiloj redakti