Lajos Bartkó [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartkó Lajos estis hungara geologo.

Lajos Bartkó [1] naskiĝis la 6-an de majo 1911 en Hungara reĝlando en Zólyombrézó (nuntempa Podbrezová en Slovakio), li mortis la 2-an de julio 1988 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Bartkó akiris diplomojn en Reĝa Universitato Péter Pázmány en 1936 kaj 1937. Post siaj studoj li instruis en industria lernejo 2 jarojn, inter 1939 kaj 1941 li estis asistanto de la menciita universitato. Li laboris en la geologia instituto inter 1941–1949, sed li batalis en la 2-a mondmilito. Li estis ĉefgeologo de trusto de minejoj en Nógrád inter 1949-1971, sed interrompe li havis postenon en la ministerio 2 jarojn. En 1963 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1971 li pensiuliĝis, sed poste li estis samloke konsilisto.

Liaj meritoj estas trovo de karbonoj en Bátonyterenye, trovo de kuracakvo en Sóshartyán, trovo de restaĵoj el la triaso en Ipolytarnóc. Li ricevis memorringon en 1973, 3 memormedalojn en 1986. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Földtani és őslénytani adatok Rákosszentmihály és környékének oligocén–miocénkori rétegeihez (1937) - disertaĵo
  • Cápafogak Ipolytarnóc környékéről (1941)
  • A Budapest-környéki szénhidrogén-kutatások eddigi eredményei (1946)
  • Magyarországi kőszénelőfordulások ismertetése (1957)
  • Az északmagyarországi barnakőszéntelepek kora (1961)
  • Ipolytarnóc. ősmaradványok. (1985; la 4-a pli kompleta eldono en 1996)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti