Lajos Dézsi
Lajos DÉZSI [lajoŝ dEĵi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dézsi Lajos estis hungara literaturhistoriisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1923).
Lajos Dézsi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1868 en Debrecen |
Morto | 17-an de septembro 1932 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Reformed College of Debrecen • Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • universitata instruisto • bibliografo |
Lajos Dézsi [1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1868 en Debrecen. Li mortis la 17-an de septembro 1932 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Lajos Dézsi komence studis teologion en sia naskiĝurbo, poste li frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Berlino. En 1902 li ekinstruis en universitato en Budapeŝto, post 4 jaroj en Universitato de Koloĵvaro. Post la 1-a mondmilito li instruis en universitato de Szeged, kie li atingis la rangon rektoro en 1928. Li okupiĝis pri la hungara literaturo el la 16–a kaj 17-a jarcentoj.
Verkaro (elekto) redakti
- Bogáti Fazekas Miklós élete és költői működése (1895)
- Az irodalomtörténet módszerei (Metodoj de la literaturhistorio) (1903)
- Miklós Jósika 1916
- Erdélyi arcképek és képek (Transilvaniaj portretoj kaj bildoj) (1926)