Lajos Erőss (politikisto)

Lajos Erőss [lajoŝ erOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erőss Lajos estis hungara juristo, parlamenta deputito, bienulo. Lia origina familia nomo estis Erős.

Lajos Erőss
Lajos Erőss en 1868
Lajos Erőss en 1868
Persona informo
Naskonomo Erős Lajos
Naskiĝo 2-an de januaro 1806 (1806-01-02)
en Fényeslitke
Morto 15-an de junio 1870 (1870-06-15) (64-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Lajos Erőss[1] naskiĝis la 2-an de januaro 1806 en Fényeslitke, li mortis la 15-an de junio 1870 en Fényeslitke.

Biografio redakti

Lajos Erőss akiris juran diplomon, poste li estis notario. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis parlamentano. Post falo de la revolucio li hejme okupiĝis pri la familia bieno, krome li estis aktiva en loka societo pri kontraŭinundaj agadoj. En la escepta kunveno de la parlamento en 1861 li denove estis parlamentano, poste denove (jam en la kutima periodo) inter 1865–1869. Li apogis politikon de Ferenc Deák.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti