Lajos Györgyi [lajoŝ djordji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Györgyi Lajos estis hungara politikisto, bredisto.

Lajos Györgyi
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1908 (1908-05-05)
en Orosháza
Morto 19-an de oktobro 1981 (1981-10-19) (73-jaraĝa)
en Budakalász
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Lajos Györgyi[1] naskiĝis la 5-an de majo 1908 en Orosháza, li mortis la 19-an de oktobro 1981 en Budakalász.

Biografio redakti

Lajos Györgyi finis nur bazlernejon. Inter 1920–1930 li faris kamparanajn laborojn en la familia bieno, poste li establis modelan bredejon pri kortobirdoj (iom poste pri porkoj, bovinoj). Ekde 1935 li estis membro en partio, iom poste ankaŭ en aliaj organizaĵoj, eĉ li estis kelfoje parlamenta deputito. Dum la socialismo li laboris en ŝtata porkobredejo inter 1950–1956, poste li estis ĝardenisto en sia naskiĝurbo (1956–1960), pli poste li estis kolĥozano 3 jarojn, fine ĝis la emeritiĝo en ĝardena laborejo en Budakalász. Li ricevis ŝtatan premion en 1964. Li edziĝis en 1931 kaj 1977, la unua edzino naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Orosházi kisgazdák tanulmányi kirándulása a Dunántúlra (1936) (2001)

Fontoj redakti

Referencoj redakti