Lajos Hőke [lajoŝ hOke], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hőke Lajos estis hungara juristo, historiisto.

Lajos Hőke [1] Arkivigite je 2020-09-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 15-an de decembro 1813 en Endréd, li mortis la 20-an de novembro 1891 en Csurgó.

Biografio redakti

Lajos Hőke frekventis gimnazion en Gyönk, poste li studis juron kaj teologion en la kalvinana kolegio de Debrecen. En 1835 li ekinstruis en Hódmezővásárhely, en 1838 li estis juristo en juĝejo de Pest (urbo). En la sekva jaro li estis stenografisto-skribisto en la parlamento en Pozsony, en 1840 li advokatiĝis en urbo Pest. Inter 1841 kaj 1849 li estis familia edukisto. (Kelkaj fontoj mencias, ke li batalis dum la Hungara revolucio de 1848.) Inter 1850 kaj 1867 li laboris en la ŝtata administrado en diversaj urboj. En 1861 li estis nomumita subnotario de Hont, post 4 jaroj li estis arkivisto. En 1869 li ricevis neniujn postenojn, tial li pensiuliĝis kaj vivis plu en diversaj parencoj en Dombóvár, Kaposvár kaj Csurgó.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Elemi oktatástan, melylyel a két hazabeli magyar elemi oktatóknak kedveskedik egy növelés barát (1847)
  • Kis tükör, az ausztriai birodalmat, különösen Magyarorságot mutató (1857)
  • Magyarország ujabbkori történelme 1815-től 1892-ig (1893, 1894)
  • diversaj signifaj manuskriptoj
  • diversaj artikoloj (pli ol mil) en gazetoj

Fontoj redakti