Lajos Hajts [lajoŝ hajĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajts Lajos estis hungara kartografo, oficiro, altlerneja instruisto.

Lajos Hajts
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de oktobro 1866(nun 1866-10-27)
en Hungario Igló (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 1-an de decembro 1933
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Béla Hajts
Okupo
Okupo kartografo
vdr

Lajos Hajts[1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1866 en Igló (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio), li mortis la 1-an de decembro 1933 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).

Biografio redakti

Lajos Hajts frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, mezlernejo en armea lernejo en Hainburg, armeajn altlernejojn en Budapeŝto kaj Vieno (1892). Intertempe ekde 1885 li estis soldato (leŭtenanto (1888-)), Post siaj studoj li studvojaĝis en Usono. Inter 1892-1895 li instruis en milita akademio en Vieno, inter 1895 kaj 1919 en simila militakademio en Budapeŝto. Dum la 1-a mondmilito li estis milita kartografo, poste en la Hungara Sovetrespubliko li estis trudemerito, tial li laboris plu en Vieno. Post falo de la respubliko li hejmenvenis kaj estis institutestro de kartografia instituto. En 1925 li emeritiĝis jam kiel kolonelo. Ĝuste tiam okazis granda skandalo pro falsoj de francaj monbiletoj en Budapeŝto, poste li estis kondamnita por mallonga tempo. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A katonai országos felmérés alapvonalai (1904)
  • A sztereofotogrammetria alapvonásai (1908)
  • Tereptan, terepábrázolás és térképfelhasználás (lernolibro, 1913; 1916)
  • A térképolvasás gyakorlati kézikönyve. A katonai térképek tartalma és használata. Jelkulcs a katonai térképek számára. (1921; 1922)
  • Topográfiai térképeink (1923)

Fontoj redakti

Referencoj redakti