Lajos Kemény

hungara haŭtkuracisto, imunologo, alergiologo, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019)

Lajos Kemény [lajoŝ kemEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kemény Lajos estas hungara haŭtkuracisto, imunologo, alergiologo, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019). Li estas rimarkinda kaj respektata sciencisto ankaŭ en la mondo.

Lajos Kemény
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1959 (1959-04-14) (65-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungaragermanaangla
Loĝloko Hungario
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Albert Szent-Györgyi University of Medicine
Okupo
Okupo kuracisto • dermatologo
vdr

Lajos Kemény[1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1959 en Szeged.

Biografio redakti

Lajos Kemény maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1977, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Szeged en 1983. Post siaj studoj li eklaboris loke en la kliniko. En 1987 li estis asistanto en la universitato, poste lektoro, ekde 1997 docento, fine profesoro ekde 2002, sed pli frue en 2001 li esploris en kliniko de Düsseldorf. En tiu periodo en 1990 li kandidatiĝis, poste li esploris 2 jarojn en Munkena universitato. Li habilitiĝis en 1996, doktoriĝis (DSc) post 2 jaroj antaŭ la al Hungara Scienca Akademio. En 2004 li estis nomumita klinika katedrestro, inter 2006-2014 li estis vicdekano, ekde 2014 vicrektoro. Li estas ankaŭ klinikestro. Li ricevis premiojnstipendiojn inter 1985-2017. Li posedas 23 patentojn pri fototerapio, bioteknologio kaj molekula biologio. Li detektis unua HHV8-viruson en en:Kaposi's sarcoma. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj artikoloj (kun aliaj) redakti

  • PRINS, a primate-specific long non-coding RNA, plays a role in the keratinocyte stress response and psoriasis pathogenesis (2016)
  • TNFα gene polymorphisms in the pathogenesis of acne vulgaris (2011)
  • Expression and function of Toll-like receptors 2 and 4 in human keratinocytes (2003)
  • Activation of TRPV3 inhibits lipogenesis and stimulates production of inflammatory mediators in human sebocytes - a putative contributor to dry skin dermatoses (2019)

Lia libro redakti

  • Bőrgyógyászat és venerológia (kunverkinto, 2013)

Fontoj redakti

Referencoj redakti