Lajos Kemény (arkivisto)
Lajos Kemény [lajoŝ kemEnj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kemény Lajos estis hungara arkivisto, redaktoro. Lia nomo kun ĉiuj personaj nomoj estis Koch Lajos Aladár Gábor [koĥ] ĝis 1882.
Lajos Kemény (arkivisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Koch Lajos Aladár Gábor |
Naskiĝo | la 5-an de septembro 1859 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Kassa |
Morto | la 24-an de junio 1927 en Ĉeĥoslovakio Košice |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario • Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | arkivisto • urban historian |
Lajos Kemény[1] naskiĝis la 5-an de septembro 1859 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 24-an de junio 1927 (laŭ slovaka fonto la 24-an de januaro 1927) en Košice (Ĉeĥoslovakio).
Biografio redakti
Lajos Kemény lernis en sia naskiĝurbo kaj Eperjes, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1883. Inter 1885-1925 li laboris en arkivo de Kassa. Li enkondukis specialan datumlibron por la oficiala tagordo de la arkivo kaj notoj de sciencaj vizitoj. Li ankaŭ faris registron de arkiva materialo, krome li publikigis fakartikolojn. Li ankaŭ partoprenis en redaktoj de gazetoj. Ekde 1920 li iĝis ĉeĥoslovakiano apartenanta al la hungara minoritato.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Kassa középkori ipara és kereskedelme történetéhez (1887)
- A reformáció Kassán (1890)
- Száz év Kassa legrégibb történetéből (1893)
- Aesthetikai jegyzetek (1900)
- Műtörténeti adatok Kassa multjából (1906)
- Abaúj-Torna vm. története a honfoglalástól az 1526-ik évig (kunaŭtoro, 1912)
- Kassa város műemlékei (1917)