Lajos Kubányi
Lajos Kubányi [lajoŝ kubAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kubányi Lajos estis hungara pentristo, apotekisto. Lia nobela antaŭnomo estis kubini.
Lajos Kubányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de majo 1855 en Hungara reĝlando Aŭstra imperio Alsóesztergály |
Morto | la 5-an de majo 1912 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Alsóesztergály |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | pentristo • artisto |
Lajos Kubányi[1] naskiĝis la 5-an de majo 1855 en Alsóesztergály (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Dolné Strháre en Slovakio), li mortis la 5-an de majo 1912 en Alsóesztergály (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio redakti
Lajos Kubányi frekventis mezlernejojn en Selmecbánya kaj Pozono, poste li akiris farmacian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1879. Post mallonga laboro en apoteko en 1881 li studis pentroarton en akademio de Munkeno, poste li hejmenvenis kaj pentris ĝenropentraĵojn. Lia ĉeftemo estis la ĉevaloj. Li ankaŭ ekspoziciis en Budapeŝto. La familia fono certigis financan apogon, liaj pentraĵoj spegulas la bonvivanecon.
Ekspozicioj redakti
- memorekspozicio en Balassagyarmat
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Nemzetőrök
- Hátsókert csacsikkal
- Itatás
- Lány portré (1903, vidu la bildon!)
- Kocsikázó hölgyek
- A főpapok hódolata I. Ferenc József előtt a pécsi dómban
- Névnap faluhelyen
- Lókupecek a csárda előtt
- Altara bildo en Luterana preĝejo (Szécsény)
- Malnova altara bildo en Luterana preĝejo (Balassagyarmat) (vidu la bildon!)
Memorigiloj redakti
- memortabulo en 1995 (vidu la foton!)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/results/-/results/4d23df3b-7bec-401e-bea0-703021e148d5/solr#/displayResult hungarlingva datenaro de muzeo