Lajos Lengyel
Lajos LENGYEL [lajoŝ lendjel], hungare Lengyel Lajos, Esperante Ludoviko Lengyel (naskiĝis la 5-an de decembro 1904 en Makó, mortis la 10-an de januaro 1978 en Budapeŝto) estis hungara grafikisto, tipografo, presisto kaj fotisto.
Lajos Lengyel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de decembro 1904 en Makó |
Morto | 10-an de januaro 1978 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | fotisto • grafikisto • tipografo • grafikartisto |
Biografio redakti
Lajos Lengyel post la 1-a mondmilito eklaboris en presejo en Makó. En 1927 li iris al Budapeŝto, kie li konatiĝis kun artistoj, ekzemple László Moholy-Nagy. Li lernis grafikadon. Inter 1948-1969 li estris gravan presejon, ekde 1956 li redaktis revuon Magyar Grafika (Hungara Grafiko). Li ricevis premion Kossuth en 1961, poste ankaŭ aliajn premiojn.