Lajos Márton (ĵurnalisto)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Lajos MÁRTON [mArton], Jehuda, rumania hungara ĵurnalisto, leksikografo. Li naskiĝis en Nagyszalonta la 21-an de majo 1910 kaj mortis en Jerusalemo la 14-an de decembro 1977.

Lajos Márton
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1910 (1910-05-21)
en Salonta
Morto 14-an de decembro 1977 (1977-12-14) (67-jaraĝa)
en Jerusalemo
Lingvoj rumana
Ŝtataneco RumanioIsraelo
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Kariero redakti

Lajos Márton finis juron en Oradea, poste li doktoriĝis en Kluĵo. Li studis ankaŭ historion, geografion kaj arthistorion. Dum la dua mondmilito li faris laborservon, poste li estis deportita en Bergen-Belsen. En 1945 li loksidiĝis en Palestinon. De 1950 li redaktis la hungaran programon de la radio de Israelo, poste de 1970 li gvidis la Sekcion de Orienta Eŭropo. Li publikigis en hebrea kaj en hungara lingvoj. Li estis kunlaboranto de revuo Hatikva de Latinameriko kaj de gazetoj de Israelo. Li ricevis 1975 la premion Herzl pro liaj historitemaj publikaĵoj. Li estis redaktoro de la Granda Hebrea Enciklopedio (li redaktis la hungaran parton) kaj de la anglalingva Encyclopedia Judaica (hungara parto)

Fonto redakti