Lajos Makai [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Makai Lajos estis hungara fizikisto, profesoro, instruisto.

Lajos Makai [1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1914 en Bátaszék. Li mortis la 3-an de februaro 1975 en Szeged.

Biografio redakti

Lajos Makai akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1939. Inter 1942 kaj 1949 li instruis en Szatmárnémeti (ekde 1945 apartenaĵo de Rumanio kiel Satu Mare). Ekde 1952 li instruis en la menciita universitato (laŭ alia informo en Universitato de Debrecen). Li kandidatiĝis en 1968. Li multe strebis por la moderna instruo de fiziko.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Útmutató az általános gimnáziumi fizikai gyakorlatok vezetéséhez (1956)
  • A fizika tanítása (Instruado de fiziko), (1959)
  • A fizikatanítás néhány módszertani kérdése (1965)

Fontoj redakti