Lajos Nékám (1909)

Lajos Nékám [lajoŝ nEkAm], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nékám Lajos estis hungara kuracisto, haŭtkuracisto, profesoro. Lia samnoma patro estis Lajos Nékám (1868).

Lajos Nékám [1] naskiĝis la 29-an de januaro 1909 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de marto 1967 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Nékám akiris kuracistan diplomon en 1932 en Universitato Pázmány Péter. Post siaj studoj li studvojaĝis eksterlande 2 jarojn. Hejmenveninta li laboris en klinikoj en Budapeŝto. Post jaroj li atingis la rangon docento. En 1944 li estis nomumita universitata privata profesoro en la menciita universitato. Li okupiĝis multe pri kuracado helpe de vitamino K. Ekde 1963 li redaktis medicinan revuon, en la sama jaro li doktoriĝis.

Fontoj redakti