Lajos Nagy (arkeologo)

NAGY Lajos (nadj) estis hungara arkeologo, ano korepondanta de la MTA (1934) naskita en Nagyvárad la 15-an de marto 1897 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-an de decembro 1946.

Lajos Nagy
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1897 (1897-03-15)
en Oradea
Morto 10-an de decembro 1946 (1946-12-10) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Lajos Nagy (arkeologo)
Okupo
Okupo arkeologo • arthistoriisto • muzeologo
vdr

Biografio redakti

Elde 1922 Lajos Nagy laboris en la Ĉefurba Muzeo, en 1937 li estis muzeuma sekcidirektoro, ekde 1941 direktoro. En 1930 li iĝis universitata privatprofesoro, en 1941 eksterordinatra profesoro, en 1946 li ricevis la titolon de ordinara profeaoro. Li havis gravajn meritojn en malkovro arkeologia de Aquincum. Estas elstara inter liaj trovitaĵoj la ununura orgeno malkovrita de antikva erao de Romo. Lia esploroj pri Panonio aperis en pluraj studoj, unuavice en la Archaeológiai Értesítő, en Budapest Régiségei kaj eksterlande.

Verkoj redakti

  • Az aquincumi orgona (Bp., 1933);
  • Pannonia sacra (Bp., 1938);
  • Budapest Története (I – II., kun Tompa Ferenc kaj Alföldi András, Bp., 1942);
  • Az Eskü-téri római erőd, Pest város őse (Bp., 1946).

Literaturo redakti

  • Bónis Éva: N. L. irodalmi munkássága (Budapest Régiségei XV., 1950.);
  • Szilágyi János: N. L. (Századok 1945 – 46);
  • Oroszlán Zoltán: N. L. (Archaeol. Ért. 1946 – 48);
  • Nagy Tibor: N. L. (Antiquitas Hungarica, 1947.)

Fonto redakti