Lajos Szász

hungara politikisto

SZÁSZ Lajos (sa:s) estis hungara politikisto, ministro naskita en Satmaro en 1888 kaj mortinta en Budapeŝto la 24-an de aŭgusto 1946.

Lajos Szász
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1888 (1888-02-26)
en Satu Mare
Morto 24-an de aŭgusto 1946 (1946-08-24) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikistojuristoinstruisto
vdr

Kariero redakti

Lajos Szász finis juron en Budapeŝto (1910) kaj unue laboris kiel financa praktikanto en Beregszász, de 1919 en la financministerio. Li iĝis privatprofesoro pri juro (1936), ŝtatsekretario (1937–1942), landkunvena deputito de Kecskemét en la listo de A Magyar Élet Pártja (1939–1944). De 19-a de oktobro 1942 ĝis 22-a de marto 1944 li estis ministro por publikprovizado, de 29-a de aŭgusto 1944 ĝis 29-a de aŭgusto industriafera ministro, de 7-a de aŭgusto 1944 ĝis 29-a de aŭgusto ministro pri komerco kaj publiktrafiko. En la registaro Ferenc Szálasi li denove iĝis ministro pri komerco kaj trafiko (16-a de oktobro 1944 – 27-a de marto 1945, prezidanto de la Törvényhozók Nemzeti Szövetsége (Nacia Unuiĝo de Leĝfarantoj) (novembro 1944 – marto 1945). Oni kondamnis lin je morto kaj oni ekzekutis lin kiel militkrimulon.

Verkoj redakti

Fonto redakti