Lajos Szíjártó

hungara diplomato, politikisto

Lajos Szíjártó [lajoŝ sijArtO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szíjártó Lajos estis hungara arkitekta inĝeniero, ministro, diplomato.

Lajos Szíjártó
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1896 (1896-01-11)
en Szekszárd
Morto 30-an de septembro 1966 (1966-09-30) (70-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo diplomatopolitikisto
vdr

Lajos Szíjártó [1] naskiĝis la 11-an de januaro 1896 en Szekszárd. Li mortis la 30-an de septembro 1966 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Szíjártó eklaboris en fabriko en 1914. En la sekva jaro li aliĝis al socialdemokratoj kaj sindikato. Li estis fondinta membro de komunista partio en 1918. Dum Hungara Sovetrespubliko li estris armean taĉmenton. Post falo de la Soveto li estis kondamnita je 12 jaroj, sed en 1922 li estis ŝanĝita por militkaptito en Soveta Rusio. Tie li plulernis kaj li iĝis arkitekto, poste li laboris en konstruadoj. En 1948 li hejmenvenis kaj li ricevis signifajn postenojn en rekonstruado de la lando. Li estis subministro en 1950, inter 1951 kaj 1956 ministro pri konstruo. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li estis ambasadoro.

Fontoj redakti