Lajos Szeniczei
Lajos Szeniczei [lajoŝ senicei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szeniczei Lajos estis hungara inĝeniero, profesoro.
Lajos Szeniczei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1898 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de januaro 1960 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero |
Lajos Szeniczei [1] naskiĝis la 27-an de januaro 1898 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de januaro 1960 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Lajos Szeniczei akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1922. Post siaj studoj li havis postenon en diversaj entreprenoj, fabrikoj. Inter 1947 kaj 1952 li estis ĉefinĝeniero en fabriko pri dentoradoj, poste li laboris en ministeria projekta kontoro. Li ankaŭ instruis en la teknika altlernejo, inter 1953-1958 en kampuso en Sopron, poste en Miskolc. Inter 1950 – 1954 li faris normojn pri la dentoradoj. En 1957 li doktoriĝis.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Az általános fogazás (1941, 1945)
- Fogaskerekek és dörzskerekek (1956)
- Kúpkerékhajtások szilárdsági méretezése (1959) - disertaĵo por la doktoriĝo