Lajos Tomasovszky [lajoŝ tomaŝovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tomasovszky Lajos estis hungara kemiisto, profesoro. Lia familia nomvarianto estis Tomosovszky. Lia frato estis same profesoro Imre Tomasovszky.

Lajos Tomasovszky [1] naskiĝis en 1869 en Hungara reĝlando en Tiszaújlak (nuntempa Vilok en Ukrainio). Li mortis la 6-an de decembro 1944 en Sopron.

Biografio redakti

Lajos Tomasovszky akiris diplomon en mina kaj arbara akademio en Selmecbánya en 1894, poste li samloke estis asistanto unu lernojaron. En 1895 li estis vicinĝeniero en monfarejo en Körmöcbánya, post 2 jaroj li havis postenon en Nagybánya. En 1902 li revenis al la akademio kiel lektoro. En 1909 li estis nomumita titulara eksterordinara profesoro, en 1912 eksterordinara profesoro, en 1914 publika ordinara profesoro, en 1916 katedrestro. Post 3 jaroj li sekvis la rifuĝintan akademion aŭ jam altlernejon al Sopron, kie en la lernojaro 1925 li estis dekano. Li okupiĝis precipe pri elektrokemio. Li pensiuliĝis en 1928, li mortis pro bombardado dum la 2-a mondmilito.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A pyrit kéntartalmának meghatározása (1906)
  • A salétromsav gravimetrikus meghatározása (1909)
  • Az analízis eredményeinek kiszámítása a számítólécz segítségével (1911)
  • A hydrogéngáz volumetrikus meghatározása (1912)[1]

Referencoj redakti